Herbert Eugene Bolton

usona historiisto

Herbert Eugene BOLTON (n. la 20-an de julio 1870 - m. la 30-an de januaro 1953) estis usona historiisto kaj unu el la plej eminentaj fakuloj pri la historio de hispana koloniismo en Ameriko. Li ellaboris la tiel nomatan "Bolton-teorion" pri la historio de Ameriko, kaj verkis aŭ kunverkis 94 librojn.

Herbert Eugene Bolton
Herbert Eugene Bolton en 1905
Herbert Eugene Bolton en 1905
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1870 (1870-07-20)
en Wilton
Morto 30-an de januaro 1953 (1953-01-30) (82-jaraĝa)
en Berkeley
Tombo Glendale
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Viskonsino ĉe MadisonUniversitato de Pensilvanio
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Bolton estis studento de Frederick Jackson Turner, kun kiu li tamen ofte malkonsentis, ekzemple preferante pli holisman vidpunkton por studadi la historion de Ameriko. La klimakson de sia kariero li spertis dum en la universitato de Kalifornio ĉe Berkeley, kie li estris la historian departementon dum 22 jaroj.