Rümligen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Hermiswil (Rümligen))


Rümligen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 445 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Rümligen
Blazono de Rümligen
Blazono de Rümligen
Blazono de Rümligen
Rümligen
Rümligen
Rümligen
former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Seftigen
Koordinatoj  46° 49′ 52″ N 7° 29′ 54″ O / 46.83111 °N, 7.49833 °O / 46.83111; 7.49833 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 52″ N 7° 29′ 54″ O / 46.83111 °N, 7.49833 °O / 46.83111; 7.49833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 445
Areo 4,65 km²
Alteco 606 m super marnivelo
Poŝtkodo 3128
Komunumkodo 0881
Mapo de Rümligen
Mapo de Rümligen
Mapo de Rümligen
vdr

Geografio redakti

Rümligen situas en la Svisa Mezlando proksimume 14 kilometrojn sude de la federacia urbo Berno. La komunumo etendiĝas sur la orienta deklivo de la monto Längenberg ĉe la okcidenta flanko de la valo Gürbetal proksimume 70 metrojn super la valfundo laŭlonge de la kantona ĉefvojo de Toffen al Riggisberg. La orientan limon de la komunumo formas la rivero Gürbe. La komunumo konsistas el la vilaĝo Rümligen laŭlonge kaj inter la du kantonaj ĉefvojoj kaj la vilaĝo Hermiswil sur alteco de 843 m s.m. en okcidento de la komunumo alte super la valo. Inter Hermiswil kaj Rümligen situas la kastelo, kiu estas la ĉefa vidindaĵo de la komunumo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,65 km², de kiuj 16,6% estas kovritaj de arbaro, 75,5% servas por agrikulturo kaj 7,5% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Rümligen limas en nordo al Kaufdorf, en oriento al Gelterfingen, en sudoriento al Kirchenthurnen, en sudo al Riggisberg, kaj en okcidento al Rüeggisberg.

Trafiko redakti

La komunumo situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 183 de Belp tra Toffen, Riggisberg kaj Schwarzenburg al Friburgo, kaj la kantona ĉefvojo n-ro 221 de Belp al Steffisburg. Kvankam tra la komunuma teritorio pasas la fervolinio tra la Gürbe-Valo de Belp al Steffisburg, la komunumo mem ne disponas pri stacidomo. La plej proksima stacidomo situas 1 kilometron norde de la vilaĝo en Kaufdorf. Al la plublika transportreto la komunumo estas konektita per la buslinio de Toffen al Riggisberg.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Rümligen datiĝas el la jaro 1075 kiel Rumelingen. Dum mezepoko la Kastelo de Rümligen iam estis la prasidejo de la Baronoj de Rümligen, kiu estis la centro de vasta senjorujo inter Gürbe kaj Sense. Grandan parton de sia havaĵo la baronoj koncedis al la priorejoj de Rüeggisberg kaj Röthenbach. La malalta jurisdikcio pri Rümligen kaj la kastelo kiel heredaĵo restis havaĵo de bernaj nobelaj familioj. Ek de 1388 Rümligen formis parto de la berna kampartribunalo Seftigen. De 1803 ĝis 2009 la komunumo apartenis al la distrikto Seftigen, ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi formas parto de la administra distrikto Berno-Mezlando. [2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti