Heteroceroj (Heterocera) estis - el scienca vidpunkto ne tre preciza kaj tial pridisputata – subordo de plenkreske flugantaj insektoj el la ordo lepidopteroj (Lepidoptera). Ĝi ne estas natura klado.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Heteroceroj Heterocera

Zygaena carniolica, specio de zigenedoj
Zygaena carniolica, specio de zigenedoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Lepidoptera
Subordo: Heteroceroj Heterocera
Superfamilioj kaj familioj

vidu tekste

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Heterocera sur marmora planko en Kolkato, Barato
Specio Hadula trifolii, tipa noktopapilio
Heteroceroj (Tineida) en Kunstformen der Natur (1904) de Ernst Haeckel.

Noktopapilio estas uzata por formi vulgaran nomon de iu papilio, kies imagino precipe nokte aktivas, kontraŭe al tagopapilio.

La heteroceraj flugiloj estas ĝenerale mallarĝaj, iom pintaj kaj kun (laŭ la specioj) pli aŭ malpli longaj franĝoj. Iliaj koloroj permesas kamufladon dum la tago. La larvoj de kelkaj specioj detruas foliojn de arboj, aliaj vivas en domoj kaj detruas tekstilojn kaj vestaĵojn.

Multaj heteroceroj pasigas la tagon dormante en arboŝelo.

Superfamilioj kaj familioj[1] redakti

  • Bombiksoedoj (Bombycoidea)
    • Bombiksedoj (veraj ŝpinuloj, Bombycidae)
    • Endromedoj (likenaj urso-papilioj, Endromidae)
    • Lasiokampedoj (ŝpinuloj, Lasiocampidae)
  • Geometroedoj (Geometroidae)
  • Tineoedoj (Tineoidea) aŭ tineoj [2]
  • Noktuoedoj (Noctuoidea)
    • Noktuedoj (strigo-papilioj, Noctuidae)
    • Arktiedoj (urso-papilioj, Arctiidae) kaj nun Erebidae[4]
    • Limantriedoj (broso-raŭpaj papilioj, Lymantriidae)
    • Notodontedoj Notodontidae
  • Piralisoidoj (Pyraloidea)
    • Piralisedoj (lumo-moteoj, Pyralidae)
    • Krambedoj (Crambidae)
    • Gelekiedoj (Gelechiidae)
  • Saturnioidoj (Saturnioidea)
    • Saturniedoj (nokto-pavoj, Saturniidae)
  • Tortricoedoj (Tortricoidea)
  • Zigenoedoj (Zygaenoidea)
  • Aliaj superfamilioj
    • Superfamilio Casoedoj
    • Superfamilio Sfingoedoj
  • Aliaj familioj
    • Familio Akrolofedoj (Acrolophidae)
    • Familio Anteledoj (Anthelidae)
    • Familio Oecophoredoj (Oecophoridae): france teigne des semences

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Por detaloj pri specioj vidu la artikolon Noktuoedoj
  2. La termino "tineo"" komunlingve inkludas ĉiujn papiliojn de la superfamilio Tineoedoj
  3. Moteoj = Tineedoj laŭ NPIV [1]
  4. Vd la artikolon Arktienoj pri ŝanĝoj de klasado

Vidu ankaŭ redakti