Nigrakapa anaso

(Alidirektita el Heteronetta)

La Nigrakapa anasoKukolanaso (Heteronetta atricapilla) estas anaso de Sudameriko ligata al la Blankkapa anaso de la subfamilio de Oksiurenoj de la familio de Anasedoj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Heteronetta. La latina scienca nomo atricapilla estas kunmetaĵo de du radikoj signife "nigra kapo", kio ripetiĝas en la komuna nomo ĉe multaj lingvoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakapa anaso
Nigrakapa anaso
Nigrakapa anaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Oxyura
Specio: O. atricapilla
Oxyura atricapilla
(Merrem, 1841)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo de John Charles Phillips (1876-1938)

Ĝi loĝas en marĉoj de Sudameriko.

Tiu estas la plej baza vivanta membro de sia subfamilio, kaj ĝi havas nek la rektan voston nek la ŝvelan bekon de ties parencoj. Ĝenerale multe similas al tipaj merganasoj,[1] ties plumaro kaj aliaj partikularaĵoj evidentigas, ke ĝi ne estas tre proksima parenco de tiuj, sed pli bone estas produkto de konverĝa evoluo ĉe la prauloj de la rektavostaj anasoj.[2]

Ĝi estas proksimume 35 al 39 cm longa, kun pezo de 400 al 700 gramoj. Ĝi estas malgranda malhela anaso, kun masklo kun nigraj kapo kaj dorso kaj pli palaj flankoj kaj ventro, kaj ino pli helbruna ĝenerale.

Ili loĝas en marĉaj lagoj ĉefe de Norda Ĉilio, Paragvajo, kaj Norda Argentino, manĝante per plaŭdado akvajn plantojn (semoj), moluskojn kaj insektojn.

La Nigrakapa anaso estas interese deviga nestoparazito ĉar inoj neniam nestumas kaj demetas siajn ovojn en la nestoj de aliaj birdoj anstataŭe, kio havigas al ili la kromnomon Kukolanaso.[3] La gastigantoj estas ĉefe la Rozbeka anaso (Netta peposaca), sed ankaŭ aliaj anasoj, fulikoj (specioj de genro Fulica), kaj foje eĉ mevoj (kiaj la Brunkrona mevo) kaj rabobirdoj. Malkiel ekzemple kelkaj kukoloj, nek la idoj nek la plenkreskuloj detruas ovojn aŭ mortigas la idojn de la gastiganto. Anstataŭe, post kovado de 21 tagoj, la anasidoj elnestiĝas post kelkaj horoj kaj iĝas tute sendependaj, lasante siajn falsajn fratojn kaj ekmanĝante per si mem.

La Nigrakapa anaso ne estas konsiderata minacata de la IUCN.[4]

Notoj redakti

  1. Livezey (1986)
  2. McKracken et al. (1999)
  3. BBC Worldwide (2007)
  4. BLI (2004)

Referencoj redakti