Blasius Merrem (naskiĝis la 4-an de februaro 1761, mortis la 23-an de februaro 1824) estis germana naturalisto, zoologo, ornitologo, matematikisto, kaj herpetologo. En 1804, li iĝis profesoro de politika ekonomio kaj botaniko ĉe la Universitato de Marburgo.[1]

Blasius Merrem
Persona informo
Blasius Merrem
Naskiĝo 4-an de februaro 1761 (1761-02-04)
en Bremeno
Morto 23-an de februaro 1824 (1824-02-23) (63-jaraĝa)
en Marburg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Bremeno vd
Alma mater Universitato de Göttingen vd
Subskribo Blasius Merrem
Profesio
Okupo botanikisto • ornitologo • zoologo • herpetologist • universitata instruisto • natursciencisto vd
Aktiva en Marburg vd
Doktoreca konsilisto Johann Friedrich Blumenbach vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ekkariero redakti

Merrem naskiĝis ĉe Bremeno, kaj studis ĉe la Universitato de Gotingeno ĉe Johann Friedrich Blumenbach. Li disvolvis intereson en zoologio, ĉefe en ornitologio.

Ornitologio redakti

Li estas memorita ĉefe kiel la unua ornitologo kiu proponis dividon de birdoj en Ratitae (Strutoformaj birdoj aŭ kurbirdoj, kun ebena sternumo) kaj Carinatae (aŭ flugobirdoj, kun karina sternumo), kio formis parton de lia klasigo de birdoj en Tentamen Systematis Naturalis Avium, publikita en Berlino en 1816 (en Abhandlugen Akad. Wiss. Berlin 1812–1813: Phys. Kl.).

Herpetologio redakti

Simile, en sia verko de 1820 nome Versuch eines Systems der Amphibien, li estis la unua sciencisto kiu akurate separis la amfibiojn el reptiliojn, kiu separis krokodilojn el lacertoj, kaj kiu kombinis lacertojn kaj serpentojn en unusola ordo.[2]

Verkoj redakti

  • De animalibus Scythicis apud Plinium (1781)
  • Vermischte Abhandlungen aus der Thiergeschichte (1781)
  • Beyträge zur besondern Geschichte der Vögel gesammelt (1784-1786)
  • Avium rariorum et minus cognitarum icones et descriptiones (1786)
  • Beitraege zur Naturgeschichte (1790-1821)
  • Reise nach Paris im August und September, 1798 (1800)
  • Index plantarum horti academici Marburgensis (1807)
  • Handbuch der Pflanzenkunde nach dem Linneischen System (1809)
  • Versuch eines Systems der Amphibien (1820)

Referencoj redakti

  1. Quattrochi, Umberto. (1999) CRC World Dictionary of Plant Names. CRC Press, p. 1663.
  2. Beolens, Bo; Michael Watkins; Michael Grayson. 2011. The Eponym Dictionary of Reptiles. Johns Hopkins University Press. Baltimore. xiii + 312 pp. ISBN 978-1-4214-0135-5. ("Merrem", p. 176.)