Hettlingen

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hettlingen (stacidomo).

Hettlingen estas komunumo en la distrikto Vinterturo, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 2923 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Hettlingen
Blazono de
Hettlingen
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Vinterturo
Koordinatoj  47° 23′ 53″ N 8° 42′ 35″ O / 47.39806 °N, 8.70972 °O / 47.39806; 8.70972 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 53″ N 8° 42′ 35″ O / 47.39806 °N, 8.70972 °O / 47.39806; 8.70972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2923
Areo 5,87 km²
Alteco 433 m super marnivelo
Poŝtkodo 8422
Komunumkodo 0221
Mapo de Hettlingen
vdr

Geografio redakti

 
Preĝejo de Hettlingen

Hettlingen situas ĉe la orienta piedo de la montoĉeno Irchel en la nordo de la Vinterturo (distrikto) inter Vinterturo kaj Ŝafhaŭzo kaj apartenas al la regiono de la Zurika Vinlando. De la komunuma areo de 5,87 km² 61,3% estas uzataj por agrikulturo, 21,3% kovritaj de arbaro, 10,7% servas por setlejoj, 5,8% estas uzataj por trafiko, estas 0,2% akvejoj kaj 0,2% dezertaj.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Hettlingen limas en nordokcidento al Henggart, en nordoriento al Dägerlen, en sudoriento al Seuzach, en sudo al Vinterturo, kaj en okcidento al Neftenbach.

Trafiko redakti

 
Hettlingen

Hettlingen havas stacidomon de la Svisaj Federaciaj Fervojoj ĉe la trajnlinio de Vinterturo al Ŝafhaŭzo. Sur tiu-ĉi linio cirkulas la regiona trajnlino S33 de la Zurika Trafik-Unio, kiu estas funkciigata de la privata kompanio THURBO. Dum multaj jaroj Hettlingen suferis de la forta transirtrafiko de Ŝafhaŭzo al Vinterturo kaj Zuriko. Dank al la nove konstruita aŭtoŝoseo A4 la komunumo nun unuflanke estas liberigita de tiu trafiklavango kaj aliflanke nun disponas pri aliro al la nacia aŭtoŝosereto.

Historio redakti

 
Historia Faktrabdomo en la centro de Hettlingen

La unuaj ŝpuroj de setlejoj en Hettlingen datiĝas el la romia epoko. Oni ankaŭ trovis tombon de proksimume la jaro 650 post Kristo. La unua dokumenta mencio de Hettlingen datiĝas el la jaro 886 post Kristo kiel Hetelinga.

En mezepoko la ĉefa bienposedanto en Hettlingen estis la Monaĥejo Sankt-Galo kaj poste la Grafoj de Kiburgo, kies heredantoj fariĝis la Habsburgoj. Kun la Grafejo Kiburgo la komunumo en la jaro 1424 estis pandigita al la urbo Zuriko kaj fariĝis en la jaro 1452 definitive zurika posedaĵo. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Hettlingen apartenis al la ĉefvoktejo Vinterturo. Dum la tempo de la Helveta Respubliko inter 1798 kaj 1803 la komunumo estis parto de la distrikto Andelfingen kaj en la jaro 1803 ĝi estis atribuita la distrikto Vinterturo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti