Unterlangenegg

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Hinterzäunen)


Unterlangenegg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Thun kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 896 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Unterlangenegg
Blazono de Unterlangenegg
Blazono de Unterlangenegg
Blazono de Unterlangenegg
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Thun
Koordinatoj  46° 47′ 49″ N 7° 42′ 36″ O / 46.79694 °N, 7.71000 °O / 46.79694; 7.71000 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 49″ N 7° 42′ 36″ O / 46.79694 °N, 7.71000 °O / 46.79694; 7.71000 (mapo)
Areo 6,81 km²
Alteco 831 m super marnivelo
Poŝtkodo 3614
Komunumkodo 0945
Mapo de Unterlangenegg
Mapo de Unterlangenegg
Mapo de Unterlangenegg
vdr

Geografio redakti

Unterlangenegg situas en la Svisaj Antaŭalpoj en Berna Oberlando, proksimume 10 kilometrojn nordoriente de la urbo Thun, inter la riveroj Rotachen en nordo kaj Zulg en sudo. Unterlangenegg ne havas veran centron sed konsistas el diversaj malgranda vilaĝoj kaj setlejoj. La plej granda estas Schwarzenegg (sur alteco de 920 m s.m. tute en okcidente de la komunumo, ĝia okcidenta parto apartenas al Oberlangenegg), krome al la komunumo apartenas Kreuzweg (sur alteo ce 828 m s.m.), Hinterzäunen (sur alteco de 845 m s.m.), Aebnit (sur alteco de 858 m s.m.), Brügettlisgraben (sur alteco de 869 m s.m.) kaj Ried (sur alteco de 870 m s.m.). Al la komunumo apartenas ankaŭ multnombraj domgrupoj kaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,81 km², de kiuj 19,7% estas kovritaj de arbaro, 70,6% servas por agrikulturo kaj 8,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Unterlagenegg limas en nordo al Buchholterberg, en nordoriento al Wachseldorn, en oriento al Oberlangenegg, en sudo al la frakcio Buchen de la komunumo Horrenbach-Buchen, en sudokcidento al Homberg, kaj en okcidento al Fahrni.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 229.4 de Escholzmatt trans la montpasejo Schallenberg al Thun. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 10 kilometrojn okicidente de la komumumo norde de Thum sur la teritorio de la komunummo Heimberg. Per la buslinioj 42 de la transportentrepreno Thun-Interlaken de Thun al Heimenschwand kaj 41 de Thun tra Innereriz al Säge la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de la regiono de Unter- kaj Oberlangenegg aperis sub la nomo Schwarzenegg unuan fojon en la jaro 1274.[3] La nomo Langenegg estis menciita unuan fojon en la jaro 1308 kiel Langonegga. Dum mezepoko Unterlangenegg apartenis al la kiburga Senjorujo Heimberg, kun kiu ĝi en la jaro 1384 fariĝis havaĵo de la urbo Berno kaj estis atribuita al la libera tribunalo de Steffisburg. Post la fino de la Helveta Respubliko Unterlangenegg estis atribuita al la distrikto Thun. En la jaro 2010 la antaŭa distrikto Thun estis integrita al la nova samnoma administra distrikto.[4]

Famaj personecoj redakti

En Unterlangenegg naskiĝis la 24-an de novembro 1811 Ulrich Ochsenbein, membro de la unua Ferderacia Konsilio de Svislando.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti