Hirakata
La urbo Hirakata (枚方市 [hira-kata-ŝi]) estas la urbo situanta en nord-orienta parto de Gubernio Osaka en Japanio.
Hirakata | |
---|---|
Japana nomo | 枚方市 |
![]() Loko de Hirakata en Osaka, Japanio. | |
Loko | |
Lando | Japanio |
Regiono | Kansajo |
Gubernio | Osaka |
Fizikaj karakteraĵoj | |
Areo | 65,08 km² |
Loĝantaro (februaro 2009) | |
Tute | 410 655 (virinoj: 211 039, viroj: 199 616) |
Koordinato | 34° 50′ N 135° 42′ O / 34.833 °N, 135.700 °O (mapo)Koordinatoj: 34° 50′ N 135° 42′ O / 34.833 °N, 135.700 °O (mapo) |
Simboloj | |
Arbo | saliko |
Floro | krizantemo, sakuro |
Birdo | alcededo "Kaŭasemi" (Alcedo atthis) |
Urbodomo de Hirakata | |
Adreso | 〒573-8666 Ogaito-cho 2-1-20 |
Telefononumero | +81-72-841-1221 |
Oficiala retpaĝo: http://www.city.hirakata.osaka.jp/ | |
GeografioRedakti
La urbo Hirakata situas nord-oriente en la gubernio Osaka altuŝante la guberniojn Gubernio Kioto kaj Nara. La rivero Jodo fluas sud-okcidenten laŭ la nord-okcidenta limo de la urbo.
Koncizdire, la nord-okcidenta regiono laŭ la rivero Jodo etendiĝas ebena lando kaj la sud-orienta regiono estas montara (sed ne estas tre altaj kaj krutaj montoj).
HistorioRedakti
Antaŭ milo da jaroj tiu ĉi loko inter la rivero Jodo kaj la montaro estis bona ĉasadejo por nobeloj. Kaj en antaŭ centoj da jaroj tiu ĉi loko prosperis kiel la staci-urbo, ĉar ĝi situas meze inter la tiama ĉefurbo Kioto kaj la komerca kaj havena urbo Osako. Hirakata estis la stacio de surtera kaj rivera vojoj, kiuj ligas la du gravajn urbojn.
Nun la rivera trafiko ne estas aktiva, sed trakuras grandaj vojoj kaj fervojoj tra la urbo, kaj Hirakata estas unu el la satelitaj urboj de la urbego Osako.
TransportoRedakti
FervojojRedakti
- Elektra Fervojo Keihan:
- Stacioj sur la Linio Keihan (ĉefa): Kōzenji — Hirakata-kōen — Hirakatashi — Gotenyama — Makino — Kuzuha
- Stacioj sur la Linio Keihan-Katano: Hirakatashi — Miyanosaka — Hoshigaoka — Murano
- JR Okcidenta:
- Stacioj sur la Linio Katamachi: Tsuda — Fujisaka — Nagao
VojojRedakti
- Naciaj vojoj:
- Nacia vojo 1.
- Vojo Dajni Kejhan (la dua vojo Kioto-Osaka) (Pretervojo de la nacia vojo 1 el paralelaj normala vojo kaj paga aŭtovojo).
- Nacia vojo 168.
- Nacia vojo 170.
- Nacia vojo 307.
Interamikaj UrbojRedakti
Ekster JapanioRedakti
- Distrikto Ĉang Ning, Ŝanhajo, Ĉinio (1987—).
- Urbo Logan, Kŭinsland, Aŭstralio (1995—).
- Distrikto Jangam, provinco Ĉollanam (suda Ĉolla), Koreio (2000—).
En JapanioRedakti
- Urbo Ŝimanto, gubernio Koĉi (1974-). (Alinomiĝis el Urbo Nakamura en 2005).
- Urbeto Becukaj, Hokajdo (1987-).
- Urbo Nago, gubernio Gubernio Okinavo (1997-).
TurismoRedakti
- Parko de Hirakata
- Sanktejo de Katano
Lernerjoj en la UrboRedakti
- Infanĝardenoj: 30 (publikaj: 11, privataj: 19)
- Elementaj lernejoj: 45 (publikaj: 45, privataj: 1)
- Mezlernejoj: 21 (publikaj: 19, privataj: 2)
- Superaj mezlernejoj: 11 (publikaj: 7, privataj: 3)
- Universitatoj, Kolegioj, Altlernejoj: 7 (publika: 0, privataj: 7)
Eksteraj ligilojRedakti
Gubernio Osaka | |||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
|