Kitagawa Hisasi

japana esperantisto
(Alidirektita el Hisasi Kitagawa)

KITAGAWA Hisasi (北川久; naskiĝis en la jaro 1960 en la urbo Kanazawa, Japanio[1]) estas japana esperantisto, redaktoro, tradukisto kaj instruisto de Esperanto kvalifikita de Japana Esperanto-Instituto (JEI)[2].

En 1972 li eklernis Esperanton sub influo de sia esperantista patro[1].

De junio 1981 ĝis marto 1982 li estis volontulo de TEJO kaj de UEA en la Centra Oficejo en Roterdamo, kaj de tiam intense komunikas en la internacia Esperanto-movado.

Ekde 1985 ĝis 2000 li estis oficisto de Japana Esperanto-Instituto kaj redaktisto de La Revuo Orienta, ĝia organo [1].

En januaro 1986 li kun sia edzino kaj aliaj fondis Esperanto-Societon de Kawasaki[3].

De la 5-a ĝis la 7-a de aŭgusto 1986 li servis kiel unu el la samtempaj interpretistoj por la Socilingvistika Simpozio organizita de JEI por la centjara jubileo de Esperanto[4].

En 1990 kun la germano Martin Burkert (intertempe post edziĝo Martin Makarian) en eldono de la Libroteko Tokio publikigis la esperant- kaj japanlingvan priekologian infanlibron La arbo...kiu forkuris, kiu en la internacia Esperanto-movado iĝis tre konata kaj pro la japana teksto atingis eldonkvanton nekutime grandan kompare kun aliaj esperantlingvaj infanlibroj.

En 1994 komenciĝis enkonduka klaso sub lia gvido ĉe la prestiĝa eldonejo en la lingvistika tereno Daigaku Syorin, unuafoje post kelkjara mal­sukceso (pro manko de aliĝon­toj), kaj en la sekva jaro havis du nivelojn, unu el kiuj estas daŭrigo de la enkon­duka klaso[5].

En marto 1996 li kun kelkaj aliaj esperantistoj fondis en Tokio la Studrondon pri lingva imperiismo kaj regule legis librojn kaj artikolojn pri socilingvistiko ĝis 2001[6][7].

De la 24-a de junio kaj ĝis la 12-a de julio 1996 li instruis Esperanton ĉe la Nord-Amerika Somera Esperanto-Kursaro, kiu havis lokon en la San-Franciska Ŝtata Universitato[8].

En 1998 kun aliaj membroj de la tokia Esperanto-Grupo Vilaanoj li produktis vidbendan filmon En somera vilao, amuza rakonto pri geedzoj, kiuj ferias en somera vilao, bazita sur novelo de Anton Ĉeĥov.

En 2000 finis la magistran kurson de la Lingvosociologia Fako de la Universitato Hitotubasi[9].

Ekde 2000 li estas memdungita redaktoro kaj tradukisto[10].

De la 2-a ĝis la 3-a de aŭgusto 2007 li servis kiel membro de la teamo por samtempa interpretado inter la japana kaj Esperanto por la 5-a Nitobe-simpozio okazinta la Sophia-Universitato[11].

En la 5-a de aŭgusto 2007 li estis unu el la tri interpretistoj okaze de la poezia renkonto inter Tanikawa Shuntaro, unu el la plej gravaj vivantaj poetoj japanaj, kaj esperantaj poetoj okaze de la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo [12][13].

En 2013 kaj 2014 kontribuis tradukojn de poemoj verkitaj de Tanikawa al La Revuo Orienta.[14] En 2015 la samaj poemoj[15] aperis ankaŭ en Beletra Almanako 23[16].

Laŭ la stato de somero 2015, li estas ĵuriano de la Belartaj Konkursoj de UEA kaj kun Jouko Lindstedt (Finnlando) kaj James Rezende Piton (Brazilo) elektas la infanlibron de la jaro.

Li nun estas instruisto de Esperanto ĉe la "Malferma Akademio" de la Tokia Universitato pri Fremdaj Studoj[2].

Verkoj redakti

  • (Traduko) La arbo...kiu forkuris, Libroteko, Tokio, 1990.
  • (Kunkompilanto) Cent Esperantaj verboj por japanlingvanoj, kompilita de la Redakta Komisiono de Esperanto-Japana Vortaro, Japana Esperanto-Instituto, 1995.
  • (Vidbenda filmo) En somera vilao, 1998.
  • (Kunkompilanto) Esperanto-Japana vortaro, Japana Esperanto-Instituto, 2006.
  • (Traduko) La vojago de la biciklo Ginta, Nihon Betonamu Yūkō Kyōkai Kawasaki Shibu, 2008.
  • (Traduko) Jack Halpern, Kanĵi-votaro por lernantoj: esperanta eldono, Japana Esperanto-Instituto, 2019.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 "Pri la aŭtoroj", Japana esearo n-ro 1, Libroteko Tokio, 1994, p.64.
  2. 2,0 2,1 Japanlingva retejo: http://www.second-academy.com/lecture/TGA10962.html Arkivigite je 2021-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Japanlingva retejo de la societo, kie vetere legeblas la tuta kolekto de gxia organo ESKALO:http://kawasakiesperanto.fc2web.com/eska.html
  4. Socilingvistikaj aspektoj de la internacia lingvo : kun aparta konsidero pri la lingva diverseco en la mondo : plena raporto, Japana Esperanto-Instituto, 1986.
  5. "Du ekstermovadaj komercaj kursoj en Japanio(...) La alia estas klaso ĉe la prestiĝa eldonejo en la lingvistika tereno Daigaku Syorin, kiu unuafoje post kelkjara mal­sukceso (pro manko de aliĝon­toj) komenciĝis lastan jaron. Ankaŭ ĝi havas du nivelojn, unu el kiuj estas daŭrigo de la enkon­duka klaso lastjara. La gvidanto estas Kitagawa Hisasi de la Oficejo de JEI kaj iama volontulo ĉe la CO de UEA.(...) (Laŭ la Revuo Orienta aprilo 1995) https://www.ilei.info/ipr/el_la_landoj_95_2.htm
  6. USUI Hiroyuki, "La japania interlingvistikado ise, ase, ose", Informilo por interlingvistoj n-ro 36 (1/2001) [1].
  7. Usui Hiroyuki, “Interlinguistics and Esperanto Studies in the Social Context of Modern Japan”, Language Problems and Language Planning 32:2, 2008 Summer, p.192.
  8. http://nask.esperanto-usa.org/pp/historio.html
  9. https://edukado.net/biblioteko/diplomlaborajhoj?iid=348&s=78c18e46201041a671b7356e828eb984
  10. Japanlingva. http://www.second-academy.com/lecture/TGA10962.html Arkivigite je 2021-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
  11. https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2007/jokohamo7/
  12. "Japanaj poezi-amantoj en dulingva deklamado", Libera folio.https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2007/jokohamo5/
  13. https://core.ac.uk/download/pdf/35428774.pdf
  14. enhavo de la jarkolekto 2014 de La Revuo Orienta - en tiu jaro li en kvar numeroj kontribuis tradukojn de poemoj
  15. Laŭ la retejo de la eldonejo aperis en la koncerna numero sub la titolo "Elektitaj poemoj" jenaj pecoj: La tago, kiam oni lanĉos la balonon; Junulo kun okuloj mallevitaj; Junio; Nero – al hundeto, kiun oni amis; Stafeti matenon; En bela somera mateno; La gazono; Vivi; Fekaĵo; Ĉio ajn 'stas pipiĉo; Glaso; Pano; Ŝnureto; Decembro; Kion maljunulo diris antaŭ la morto; Avinjo kaj Hiroko; Jen mi naskiĝis; Kanto; La hejmeniro; Adiaŭ estas vorto nur provizora. Knabo 12; En la tago, kiam la birdetoj malaperis en la ĉielo; Tiu knabo; Zum zum; Adiaŭ!; La vortoj.
  16. https://www.beletraalmanako.com/boao/ba23/index.html