Shuntarō Tanikawa

Shuntarō Tanikawa (谷川 俊太郎 Tanikawa Shuntarō) (15a de Decembro, 1931, Tokio, Japanio) estas Japana poeto, scenaristo, verkisto, romanaŭtoro, kantovortumisto, tradukisto,[1] porinfana verkisto. Li ricevis premiojn Noma de la littérature pour enfants, Hagiwara-Sakutarō-Preis, American Book Awards' "Books of The Times - New York Times", Asahi. Li estas edzo de Eriko Kishida, same Japana poetino.

Shuntarō Tanikawa
Shuntarō Tanikawa, 2015
Shuntarō Tanikawa, 2015
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1931 (1931-12-15) (89-jara)
en Suginami-ku
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Toyotama High School, Tokyo
Familio
Edz(in)o Eriko Kishida
Okupo
Okupo poeto • scenaristoverkisto • romanisto • kantotekstisto • tradukisto • verkisto de porinfana literaturo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li estas unu el la plej amplekse legataj kaj konsiderataj el vivantaj Japanaj poetoj, kaj en Japanio kaj eksterlande, kaj ofta temo de spekulativoj rilate al la Nobel-premio pri literaturo.[2]

Vivo kaj verkoRedakti

Li ekverkis poezion post la Dua Mondmilito kaj jam en 1950 li publikigis unuajn poemojn en grava literatura gazeto Bungakukaj (La literatura mondo). Du miliardoj da lumjaroj da soleco aperis en 1952. Poste venis aliaj 80 poemaroj. Li verkis krome porinfanan literaturon, kantojn, scenarojn por kino kaj televido, eseojn ktp. Multaj liaj verkoj estis tradukitaj al diversaj lingvoj, inter kiuj Esperanto.[3] Krome li bone rilatas al Esperanto kaj partoprenis en programero de la UK 2007 okazinta en Jokohamo.[4]

ReferencojRedakti

  1. [1] Alirita la 31an de Aŭgusto 2017.
  2. "Prosing the Question" de Mei Jia, China Daily, 2011-12-15. [2] Alirita la 31an de Aŭgusto 2017.
  3. Tanikawa Shuntaro, Elektitaj poemoj, en Beletra Almanako, nº 23, Mondial, Novjorko, Junio 2015, paĝoj 71-87, nome 25 poemoj.
  4. Sama artikolo en Beletra Almanako, nº 23, paĝo 71.

Eksteraj ligilojRedakti