Historia Langobardorum

La Historia Langobardorum estas verko kompilita de Paŭlo Diakono. Ĝi subdividiĝas en ses libroj kaj pritraktas la historion de la Longobarda popolo ekde ĝia origino al ĝia pinto: la morto de reĝo Liutprando en 744.

Historia Langobardorum
Tekso de la “Historia Langobardorum” konservita en la biblioteko de la universitato de Salzburg
Tekso de la “Historia Langobardorum” konservita en la biblioteko de la universitato de Salzburg
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Paŭlo Diakono
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Ĝenro kroniko
vdr
Historia Langobardorum, 1480

La verko redakti

La Historio estas kompilita en la latina lingvo tipe monaĥa, kaj baziĝas sur antaŭaj verkoj de diversaj verkistoj kaj estas miksaĵo de prozo kaj poezio. La precipaj fontoj estis la anonima Origo gentis Langobardorum (Origino de la longobarda gento) perdita, la samnoma Historia de Sekundo el Non, la perditaj Analoj de Benevento kaj flanka uzo de la verkoj de Bede la Venerinda, Gregorio de Tours kaj Isidoro de Sevilo.

La unua libro estis verkita en la abatejo de Montokasino en la sinsekvaj du jaroj post la reveno el Francio kie li estis okupinta la rolon de “gramatikulo” ĉe la kortego de Karolo la Granda. La historio estas rakontata el vidpunkto de lombarda patrioto, kaj priskribas ankaŭ la intrigon de la rilatoj inter Longobardoj kaj Frankoj,bizanculoj kaj Papŝtato. La rakontado de la historio povas esti dividita en du fazoj: la unua, simpla, priskribas la eventojn de la gento antaŭ la invado de Italio, unika sed viva popolo kiu sin movas tra teritorioj kvazaŭ pretiĝanta al alveno al “Promesita Tero”. La dua fazo, male, informas pri la elstaraj agoj de multaj aktoroj kiuj enradikiĝas en precizaj teritorioj kaj fandiĝas kun la lokoj kaj ties gentoj. La tuta amplekso estas ligita per rakonta fadeno skandita laŭ la sinsekvo de la reĝoj. Aparta atento turniĝas al la itala Eklezio de tiu periodo, kaj koncentriĝas ankaŭ sur personoj kiuj ne interplektiĝis kun la historio de longobardoj en Italio.

Historia Langobardorum - Liber I (unua libro) redakti

La libro serĉas kaj alestigas la kaŭzojn de la migrado de la Longobardoj kune kun legendoj ligitaj al la origino de tiu gento, la heroaĵojn de la unuaj reĝoj, la venkon de Alboino sur la Gepidoj kaj la forveturon en la direkto de Italio.

Estas ankaŭ rakontate pri sankta Benedikto de Nursio.

Historia Langobardorum - Liber II (libro dua) redakti

Deveninte el Panonio, la longobardoj komencas penetri Italion kaj prenas la lokon de la Gotoj, tiam aliancanoj de la Bizanca Imperio. La ascendo al la monto Nanos (Slovenio) kaj la forpermeso el la Panonio, la konkero de Pavio flanke de Alboino kaj lia murdo organizita de lia edzino Rosmunda, la mallonga regado de Klefo kun la jardeka periodo de la Dukoj aŭ "de la anarkio".

Historia Langobardorum - Liber III (libro tria) redakti

La morto de la bizanca imperiestro Justino la 2-a. Al tiu posteulas Tiberio la 2-a Konstantino, (50-a imperiestro de la Romianoj). Karitato kaj virtoj de Tiberio la 2-a kiu helpas la bezonulojn kaj pardonas eĉ konspitantojn. Okaze de la morto de Tiberio la 2-a, ascendas la tronon Maŭricio Tiberio, la unua greka imperiestro laŭ Paŭlo Diakono. Maŭricio alianciĝas kun Kildeberto la 2-a, reĝo de la Frankoj, kaj donacas monon por lin enkonduki ataki la longobardojn. La longobardoj elektas sian reĝon, finante tiel la periodon de la dukoj, Aŭtaron, kiu donacas monon al Kildeberto por lin konvinki retiriĝi en Francion, kaj konfidi pacon al la Regno de Longobardoj. Kromaj tri frankaj invadoj de la Lombardio. En la lasta la Frankoj, post disrabado en Lombardio kaj Veneto, malsaniĝas pro disenterio kaj retropaŝas. Perfido de Droktulfo. Geedziĝo de Aŭtaro kun Teodolinda. La forta ensceniĝo de papo Gregorio la Granda. Konkeroj kaj morto de Aŭtaro kaj nomumo de Agilulfo, kiu edzinigas Teolindan. La Romia Ekzarko konkeras urbojn. Agilulfo ilin rekonkeras.

Historia Langobardorum - Liber IV (libro kvara) redakti

De Agilulfo ĝis Grimoaldo: okdekoj de longobarda historio pasante tra la regno de Rotaro.

Historia Langobardorum - Liber V (libro kvina) redakti

De Grimoaldo ĝis Kuniperto.

Historia Langobardorum - Liber VI (libro sesa) redakti

De Kuniperto ĝis la morto de Liutprando. Ĉi-tie la historio, kristaligita ĉe la momento en kiu la dekadenco ne jam komenciĝis. Interalie temas pri la periodo unuapersone travivita Paŭlo Diakono en la unua parto de lia vivo.

La sesa libro interrompiĝas dum la regno de Liutprando. La kaŭzo de tiu interrompiĝo kuŝiĝas, eble, en la fakto ke mem devus priskribi la dekadencan periodon de sia popolo avantaĝe de Frankoj.

Eraroj redakti

Spite de sia kvalito de fundamenta fonto, la verko entenas iujn kronologiajn erarojn kaj prezentas en iuj punktoj ankaŭ malkongruaĵojn: ekzemple, en la libro kvina, kiam oni parolas pri la kampanjo en Italio de la bizanca imperiestro Konstanto la 2-a, Paŭlo Diakono enŝovas du eventojn kontraŭdirajn inter si: la paco subskribita inter Konstanto la 2-a kaj la Duko de Benevento, Romualdo la 1-a kaj la provo kredigi al Romualdo ke lia patro Grimoaldo ne estus alveninta, en utila tempo, kun plifortiga armeo (provo nesukcesa ĉar Romualdo estis informita de alia fonto pri la alveno de la patro).

En kelkaj kazoj rimarkiĝas kronologiaj eraroj: ekzemple, la ribelo de la bizanca ekzarko Eleŭterio (615-616) estas datita de la longobarda historiisto dum la regado de imperiestro Fokas (602-610) kaj ne dum la regno de Heraklio (610-641).

Aliloke, sekvinte la popolan tradicion aŭ utiliginte malfruajn fontojn, la aŭtoro rakontas historiajn eventojn nekredeblajn ĉe estontaj historiistoj: ekzemple, laŭ Paŭlo Diakono, longobardoj estus invadintaj Italion ĉar invititaj de Narseto kolerega kontraŭ la imperiestro pro sia demisiigo. Tiu afero estas taksata legendo ĉe modernaj historiistoj, kiuj atribuas la invadon de la longobarboj al la premo praktikata de Avaroj sur la Panonion kaj ne al neprobabla perfido de la bizanca generalo. En la tria libro Paŭlo rakontas ke Aŭtaro, atinginta la sudon de Italio, alvenis ĝis la Mesina markolo, kie li estus tuŝinta kolonon dirante ke ĝis tie etendiĝos la limoj de la longobarda teritorio.

Tamen, spite de tio, la modernaj historiistoj alte taksas la verkon de Paŭlo Diakono kiel kredindan fonton. Fakte, ĝi estas multe studata ĉar konstatita unu el la malmultaj fontoj kiu alfrontas (tamen foje en maniero tro supraza) la traŭmatan transiron en Italio el la romia klasika civilizo al tiu mezepoka germana.

Bibliografio redakti

  • C. Cipolla, Note bibliografiche circa l'odierna condizione degli studi critici sul testo delle opere di Paolo Diacono (Venezia, 1901)
  • Atti e memorie del congresso storico tenuto in Cividale (Udine, 1900)
  • F Dahn, Langobardische Studien, Bd. i. (Leipzig, 1876)
  • W Wattenbach, Deutschlands Geschichtsquellen, Bd. i. (Berlino, 1904)
  • A Hauck, Kirchengeschichte Deutschlands, Bd. ii. (Leipzig, 1898)
  • P del Giudice, Studi di storia e diritto (Milano, 1889)
  • U Balzani, Le Cronache italiane nel medio evo (Milano, 1884)
  • A. Viviani, Dell'origine e de' fatti de' Longobardi, 2 vol., Udine, 1826 28 (Itallingva teksto)

Aliaj projektoj redakti

VICIFONTARO proponas la latinan tekston de la Historia Langobardorum [1]

Eksteraj ligiloj redakti