Hom-biosfera programo (Unesko)

programo de Unesko

La Hom-Biosfera Programo (Man and Biosphere - MAB) estas interfaka esplorprogramo de UNESKO kiu komenciĝis en 1968 kaj formale fondiĝis en 1971, kun la celo krei sciencan bazon por antaŭenigi ekvilibran rilaton inter la homo kaj la vivmedio per la protekto de biodiverseco kaj bonaj praktikoj de daŭripova disvolviĝo sur tutmonda nivelo.

Hom-biosfera programo
emblemo
projekto • registara programo
Komenco 1971 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Priskribo redakti

Dum ĝi tuŝas aferojn rilate al sciencaj problemoj, ekologiaj, sociaj kaj evoluaj areoj, la programo MAB kunigas malsamajn fakojn (natursciencoj, sociaj sciencoj, ekonomiko kaj edukado) por plibonigi homajn mediojn kaj konservi naturajn ekosistemojn.

Ĉi tiu programo funkcias en ĉiu lando per naciaj komitatoj kaj en la mondo kun la tutmonda reto de biosferaj rezervejoj. En 2015 la Monda Reto de Biosferaj Rezervejoj inkluzivis 714 biosferajn rezervejojn (inkluzive de 21 translimajn) en 129 landoj[1]. Ili servas kiel testejon por daŭripova disvolviĝo. La loka loĝantaro proksime kunlaboras por trovi la ĝustan ekvilibron inter ekonomio/turismo kaj ekologio[2]. Ĝi ĉefe okupiĝas pri reto de biosferaj rezervejvoj. La programo funkcias kiel speco de forumo por interŝanĝo de ideoj kaj spertoj pri daŭripova evoluigo kaj administrado de ĉi tiuj rezervoj. Biosferaj rezervejoj estas areoj kiuj estas supozataj evoluigi kreivajn ideojn por elprovi ilin kaj kunhavigi la rezultojn.

UNESKO Regionoj Nombro de biosferaj

rezervejoj

Nombro de landoj
Afriko 64 28
Arabaj ŝtatoj 271 11
Azio kaj Pacifiko 124 23
Eŭropo kaj Nord-Ameriko 289 34
Latin-Ameriko kajKaribio 117 21

Avantaĝoj de statuso redakti

 
Mapo montranta la mondan reton de biosferaj rezervejoj (2013)

La vantaĝo de statuso de biosfera rezervejo estas ke homoj de la regiono okupiĝas pri aferoj kiel daŭripova turismo kaj daŭripova edukado. Vizitantoj povas veni al la areo specife pro la stato de la biosfera rezervejo. La partopreno kun lokaj komunumoj ankaŭ kreas ian fieron, ke la areo, kie ili loĝas, havas internacian signifon.

Referencoj redakti

  1. (it) MAB Arkivigite je 2020-07-09 per la retarkivo Wayback Machine, itala Unesko--komisiono, alirite la 15-an de aprilo 2021.
  2. (en) Man and Biosphere: will the Netherlands become more active?, Unesko-komisiono de Nederlando, la 7-an de februaro 2014, arkivita de la orginalo la 8-an de decembro 2015.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti