Horná Lehota (distrikto Brezno)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Horná Lehota |
Horná Lehota (hungare Felsőszabadi [felŝOsabadi]) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Brezno. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Felső-Lehota, poste pro la hungariga politiko ĝi ricevis hungarecan nomon.
Horná Lehota | |
hungare: Felsőszabadi | |
municipo | |
Oficiala nomo: Horná Lehota | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Brezno |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Horehronie |
Montaro | Malaltaj Tatroj |
Situo | Horná Lehota |
- alteco | 640 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 50′ 16″ N 19° 32′ 45″ O / 48.83778 °N, 19.54583 °O (mapo) |
Areo | 45,879 km² (4 587,9 ha) |
Loĝantaro | 585 (31.12.2011) |
Denseco | 12,75 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1406 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 976 51 |
Telefona antaŭkodo | +421 48 |
Aŭtokodoj | BR |
NUTS | 508624 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
Vikimedia Komunejo: Horná Lehota (okres Brezno) | |
Retpaĝo: www.horna-lehota.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Situo redakti
Horná Lehota situas sur malebenaĵo (kio estas malebenaĵo?) sub monto 890 m alta, fine de sakovojo. Brezno troviĝas 13 km.
Historio redakti
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La loknomo aperis unue en latina formo "Superior Lehota" en 1406, la hungara nomo aperis en formo "Felsewlehota" en 1424. La loĝantoj okupiĝis ankaŭ pri minado de oro. En 1828 loĝis tie 1168 homoj en 151 domoj. En 1910 loĝis en Felsőszabadi 1438 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Brezno, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Horná Lehota 584 homoj (551 slovakoj, 29 ciganoj).
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo el la 17-a jarcento, turo alkonstruiĝis en 1789
- luterana preĝejo de 1791