Horný Bar
Horný Bar, hungare Felbár estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.
- Areo: 12 km²
- Loĝantaro: 1260
- Alto super marnivelo: 120 m
- Poŝtkodo: 930 33
- Telefonprefikso: +421 031
Horný Bar | |||
---|---|---|---|
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 930 33 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 244 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 106 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 57′ N, 17° 28′ O (mapo)47.94722222222217.463333333333Koordinatoj: 47° 57′ N, 17° 28′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 120 m [+] | ||
Areo | 11,78 km² (1 178 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
SituoRedakti
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de kanalo Danubo, laŭ traira flankovojo. Dunajská Streda troviĝas 12 km-ojn for.
HistorioRedakti
La unua mencio devenis el 1245, kiel apartenaĵo de la reĝo. En 1910 loĝis en la vilaĝo 655 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony, al distrikto de Dunaszerdahely. Ekde 1920 ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. En la 1920-aj jaroj slovakoj fondis setlejon ĉe ekstera biencentro. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis en la vilaĝo 1075 da homoj, (959 hungaroj, 105 slovakoj).
VidindaĵoRedakti
- gotika katolika preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario), en 1778 barokiĝis
FamuloRedakti
- mortis en 1764 hungara poeto László Amade