Horonhlab, ukraine Горонглаб, hungare (Kis-)Harangláb estas ne memstara malgranda vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Berehove, en municipo de Batradj.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Berehove en Transkarpatio

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Horonhlab situas sur ebenaĵo laŭ la hungara landlimo (kontraŭe Lónya troviĝas). Berehove troviĝas je 28 kmoj.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en la 14-a jarcento. Ĝis Traktato de Trianon Kisharangláb apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto Mezőkaszony, poste al Ĉeĥoslovakio, dume rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la Ruĝa Armeo deportis hungarojn al gulago. Ekde 1945 Horonhlab apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj redakti