Hradište pod Vrátnom
Hradište pod Vrátnom, germane Hradisch, hungare Harádics [harAdiĉ] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Senica.
Bazaj informoj redakti
- 48° 37′ 38″ N 17° 29′ 13″ O / 48.62722 °N, 17.48694 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 37′ 38″ N 17° 29′ 13″ O / 48.62722 °N, 17.48694 °O (mapo)
- Areo: 25 km²
- Supermara alteco: 263 m
- Loĝantaro: 701 en 2001
- Poŝtkodo: 906 12
- Aŭtokodo: SE
- Telefonprefikso: 034
Situo redakti
Hradište pod Vrátnom situas laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Jablonica-Brezová pod Bradlom. Senica troviĝas je 13 km-oj.
Historio redakti
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1262, pri la templo en 1332. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Hradist. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Harádics 1042 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Szenice, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Hradište pod Vrátnom 701 homoj, (680 slovakoj).
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Marteno de 1631
- malnova muelejo
Eksteraj ligiloj redakti
Fontoj redakti
- Hungara Vikipedio