Hronské Kosihy
Hronské Kosihy, hungare Garamkeszi estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/98/Map_slovakia_levice.png/400px-Map_slovakia_levice.png)
- Areo: 7 km²
- Supermara alteco: 128-174 m
- Loĝantaro: 670
- Poŝtkodo: 935 27
- Aŭtokodo: LV
- Telefonprefikso: 36
Situo
redaktiHronské Kosihy situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Fervojo Levice-Zvolen preteriras. Levice troviĝas 5 km-ojn for.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1294 en formo "Kezw". La kampoj apartenis al fortikaĵo de Léva inter 1388-1848. La turkoj okupis la vilaĝon en 1618. En 1910 loĝis tie 804 da homoj (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Bars, al la distrikto de Léva. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio ĝis 1938 kaj de 1945-1993. Inter 1938-1945 ĝi apartenis al Slovakio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 660 da homoj (651 slovakoj).
Vidindaĵoj
redakti- katolika preĝejo omaĝe al apostolo Sankta Jakobo el la 18-a jarcento
- baroka kapelo de 1714
Famuloj
redaktiEn la iama Garamkeszi naskiĝis advokato Lukács Mácsay.