Huason (화성시) estas metropolo, universitata urbego kaj mara havenurbo en Sud-Koreio. La metropolo estas parto de urbaro de Seulo.

Huason
urbo • urbego de Sud-Koreio • urbego • duonmilionurbo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 941 489  (2023) [+]
Loĝdenso 1 368 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 12′ N, 126° 46′ O (mapo)37.2126.76666666667Koordinatoj: 37° 12′ N, 126° 46′ O (mapo) [+]
Alto 66 m [+]
Areo 688 km² (68 800 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Huason (Suda Koreio)
Huason (Suda Koreio)
DEC
Huason
Huason
Situo de Huason

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hwaseong [+]
vdr
Oficejo en Huason
Placo en Huason

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

 
Ĉefvojo en Huason

Huason situas en la nordokcidenta parto de la lando laŭ la Flava Maro. Suvon troviĝas 19, Seulo 43 km [1].

Historio redakti

Huason longe estis eksteraĵo de Suvon ĝis 1949, poste memstara distrikto. Ĝi estis nomumita urbo en 2001, evoluiga (scienca) parko en 2007. Ĝi estos plene preta en 2020.

Ekonomio redakti

Ĉe Huason oni produktas agrarajn varojn: melonojn, legomojn, viandaĵojn, laktaĵojn.

Klimato redakti

En Huason la temperaturoj vintre estas malaltaj laŭ la marbordo ĉar ĝi situas en la pli malaltaj ebenaĵoj kaj proksime al la Flava Maro, kie la akvo estas malprofunda. Plie, la siberia vento fluas rekte en la okcidentajn ebenaĵojn de la korea duoninsulo, igante plurajn areojn pli malvarmaj.

Trafiko redakti

 
Poŝtejo

Huason havas finstacion de la Metroo de Seulo. La vojaj kaj fervojaj kontaktoj estas bonaj.

Servoj redakti

Vidindaĵoj redakti

  • Budhisma templo (9-a jarcento)
  • monumento Sankta Maria starigita de la katolika eklezio de Sud-Koreio por memoro pri koreaj katolikoj, kiuj mortis en 1866 dum kontraŭkristanaj pogromoj
  • pluraj varmaj fontoj kun hoteloj, naĝejoj
  • muzeo de silkoj
  • fortikaĵo estis konstruita en epoko de la Tri Ŝtatoj, alteco de la muroj estas 2,5 metrojn, la longo 1,2 km
  • monumento pri sendependeco starigita en 1959

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans
  • datenoj el rusa Vp.
 
Kampuso en Huason