Hugó Gruber
Hugó Gruber, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gruber Hugó estis hungara pupteatristo, voĉoaktoro.
Hugó Gruber | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de majo 1938 en Budapeŝto |
Morto | 3-an de julio 2012 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro • pupteatristo |
Hugó Gruber [1] naskiĝis la 28-an de majo 1938 en Budapeŝto, li mortis la 3-an de julio 2012 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Hugó Gruber ekde 1954 estis amatora pupteatristo. Li aliĝis al trupo de Pupteatro (Budapeŝto) en 1961. Post 3 jaroj li akiris diplomon samloke en la pupteatra studio aŭ lernejo. En 1992 li estis nomumita ĉefaktoro de la Pupteatro. Li konstante partoprenis en turneoj de la Pupteatro en eksterlando. Ekde 1974 li havis kontinue ankaŭ filmajn dubladajn rolojn. Li instruis ankaŭ en la menciita pupteatra studio. Li ricevis premiojn en 1988, 1990, 1998.
Elektitaj pupteatraj roloj redakti
- William Shakespeare: La ventego - Alonso; Trinculo
- Béla Bartók:
- Burgo de la Blubarbulo (2004)
- La mirinda mandareno - vagabondo
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - Berreh
- Jonathan Swift: Gulliver en Liliputo - generalo Hirrhurr; policestro Alamus; 2-a soldato
- Gabbe: Cindrulino - onklo Andreo; reĝo
Elektitaj filmaj roloj redakti
- Ferenc Móra: Kincskereső kisködmön (1973)
- Szomszédok (televizia serio, 1991–1993)
Dubladaj roloj redakti
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Fernandel, Bud Spencer kaj aliaj
- voĉoj en desegnofilmoj
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto
- [2] Arkivigite je 2017-02-18 per la retarkivo Wayback Machine
- datenoj kun foto
- datenoj kun foto