Hugó Richter [riĥter], laŭ hungarlingve kutima nomordo Richter Hugó estis hungara kuracisto, neŭrologo, altlerneja instruisto.

Hugó Richter
Hugó Richter
Hugó Richter
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1887 (1887-08-21)
en Kőszeg
Morto 24-an de aprilo 1945 (1945-04-24) (57-jaraĝa)
en Erzsébetváros
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracisto • neŭrologo
vdr

Hugó Richter[1][2] naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1887 en Kőszeg, li mortis la 24-an de aprilo 1945 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Hugó Richter devenis el juda familio. Li maturiĝis en piarista gimnazio en Érsekújvár, poste li studis en Reĝa Universitato de Budapeŝto, sed ankaŭ eksterlande. Li akiris medicinan diplomon en 1909, poste li estis devigsoldato jaron. Li komencis sian kuracistan karieron en neŭrologia kliniko ĉe Ernő Jendrassik. Ekde 1912 li estis asistanto apud Károly Schaffer en instituto. Dum la 1-a mondmilito li estis armea kuracisto. Ekde 1924 li gvidis la neŭrologian branĉon en juda hospitalo. En 1929 li habilitiĝis kiel privata instruisto. Dum la nazia erao (1944) li estis trudlaboristo, poste jam dum la paca periodo li mortis pro surveturo.

Fontoj redakti

Referencoj redakti