Hugh Hefner

usona eldonisto

Hugh Marston Hefner (naskiĝis la 9-an de aprilo 1926 en Ĉikago, mortis la 27-an de septembro 2017, en Los-Anĝeleso) estis usona publikigisto de porplenkreskula gazeto, negocisto, kaj bone konata kiel bonvivanto aŭ inoĉarmulo. Hefner devenis el Ĉikago, Illinois, kaj iama ĵurnalisto de la gazeto Esquire. Hefner estis ankaŭ veterano de la Dua Mondmilito. Li estis plej bone konata kiel fondinto kaj estro de la entrepreno Playboy Enterprises kaj tiel iĝis milionulo.[1] Hefner estis ankaŭ politika aktivulo kaj filantropo aktiva en kelkaj aferoj kaj publikaj temoj.

Hugh Hefner
Persona informo
Naskonomo Hugh Marston Hefner
Naskiĝo 9-an de aprilo 1926 (1926-04-09)
en Ĉikago
Morto 27-an de septembro 2017 (2017-09-27) (91-jaraĝa)
en Playboy Mansion
Mortokialo sepso
Tombo Westwood Village Memorial Park Cemetery
Lingvoj angla
Loĝloko Playboy Mansion
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign • School of the Art Institute of Chicago • Nordokcidenta Universitato • Steinmetz College Prep • UIUC College of Media
Familio
Patro Glenn Lucius Hefner
Patrino Grace Caroline Swanson
Edz(in)o Crystal Harris • Kimberley Conrad • Mildred Williams
Amkunulo Kendra Wilkinson • Holly Madison • Barbi Benton • Brande Roderick • Bridget Marquardt • Sondra Theodore
Infanoj Christie Hefner • Cooper Hefner • Marston Hefner
Okupo
Okupo redaktisto • ĵurnalistoverkisto • eldonisto • nightclub owner • entreprenisto • aktorofilmproduktoro • aktivulo • mondumano • politika aktivisto • filantropo
Verkoj Playboy
TTT
Retejo http://www.playboyenterprises.com
vdr

Referencoj redakti

  1. Corporate Officers Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine. Playboy Enterprises, Inc.

Eksteraj ligiloj redakti