Hugo HAASE (Allenstein, aktuale Olsztyn, 29-a de Septembro 1863 - Berlino, 7-a de Novembro 1919) estis germana advokato, socialista politikisto kaj pacisto.

Hugo Haase
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1863 (1863-09-29)
en Olsztyn
Morto 7-an de novembro 1919 (1919-11-07) (56-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Zentralfriedhof Friedrichsfelde
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Königsberg
Familio
Infano Ernst Haase
Parencoj Max Lichtenstein
Okupo
Okupo politikistoadvokato • pacaktivisto
vdr

Li estis membro de la Socialdemokratia Partio de Germanio (SPD) ekde 1887. En nombraj juĝoj, li defendis la germanajn socialdemokratojn kiuj estis persekutitaj pro politikaj tialoj, kiel Otto Braun. En 1897 li iĝis membro de la Reichstag.[1] En 1911 li estis elektita prezidanto de la SPD kun August Bebel, kaj poste kun Friedrich Ebert.[1] Li devis rezigni en 1916 pro sia kritiko al la Unua Mondmilito, kiu estis apogita de la majoritato de la partio.

Finfine li abandonis la SPD, kaj aliĝis al la Sendependa Socialdemokratia Partio de Germanio (USPD), formita de la frakcioj kaj maldekstra kaj pacista de la socialdemokratio kies prezidanto li iĝis en Aprilo 1917.[1] Li estis kunprezidanto kun Friedrich Ebert de la Konsilio de Popolkomisiitoj ekde novembro ĝis decembro 1918, kadre de la Novembra Revolucio. Li rezignis pro la ordono de Friedrich Ebert subpremadi la revoluciajn soldatojn de la armeo.[1] La USPD atingis nur 7.6 % de la voĉdonoj en la federaciaj balotoj de 1919. Li estis prezidanto de la grupo parlamenta de la USPD en la Nacia Asembleo. En oktobro 1919 li suferis atencon kaj rezulte de la ricevitaj vundoj li mortis semajnojn poste.[1]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Biografie Hugo Haase (en germana). Deutsches Historisches Museum.