Hugo Santiago Muchnik

Hugo Santiago Muchnik (Bonaero, 12-a de decembro 1939 -- Parizo, 27-a de februaro 2018) estis argentina kinreĝisoro. Li faris kinarton de avangardo, eksperimenteman rilate al la muntado konsiderita klasika kaj karakterizitan pro sia profundeco kaj ribelemo. Ĝi estas konsiderata reĝisoro de kulto, axutoro de influa kaj nepopulara filmaro.

Hugo Santiago Muchnik
Persona informo
Naskonomo Hugo Santiago Muchnik
Naskiĝo 12-an de decembro 1939 (1939-12-12)
en Bonaero
Morto 27-an de februaro 2018 (2018-02-27) (78-jaraĝa)
en 12-a arondismento de Parizo
Mortokialo malsano
Lingvoj hispana
Ŝtataneco ArgentinoFrancio
Alma mater Facultad de Filosofía y Letras de la Universidad de Buenos Aires
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
vdr

Li studis filozofion kaj literaturon en la Universitato de Bonaero, kie li interkonatĝis kun Jorge Luis Borges. En 1959, li ricevis stipendion kaj veturis al Parizo, kie dum sep jaroj li estis helpanto kaj disĉiplo de Robert Bresson. Li revenis fine de la 1960-aj jaroj al Bonaero kaj filmis Invasión, kun scenaro originala de Borges kaj Adolfo Bioy Casares.

Denove en Francio, li denove kunlaboris kun Borges kaj Bioy en Les autres, en hispana lingvo Los Otros (1974): nome la historio de viro kiu perdas sian filon kaj suferas serion de metamorfozoj kiam klopodas esploradi la kaŭzojn de tiu morto. La filmo okazigis skandalon dum sia projekcio en Cannes. En Écoute voir..., en kastilia lingvo El juego del poder (1979) Catherine Deneuve ludas rolon de speco de Philip Marlowe en ina versio kiu rezultas interplektita en aranereto de sektoj kaj modernaj teknologioj. La lasta filmo estis Las veredas de Saturno, en franca Les Trottoirs de Saturne (1985, kun scenaro de la argentina verkisto Juan José Saer).