Hukwe Ubi ZAWOSE (naskiĝis en 19381940 en Dodomao kaj mortis la 30-an de decembro 2003 en Bagamoyo) estis eminenta tanzania muzikisto kaj kantisto, apartenanta al la gogoj. Zawose ludis la ilimba, grandan lamelofonon similan al la mbira, same kiel plurajn aliajn tradiciajn instrumentojn.[1][2]

Hukwe Ubi Zawose
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1940 (1940-01-01)
en Dodomao
Morto 30-an de decembro 2003 (2003-12-30) (63-jaraĝa)
en Bagamoyo
Lingvoj svahila
Ŝtataneco Tanzanio
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

Li estis konata nacie kaj internacie post kiam Julius Nyerere, la prezidento de Tanzanio, invitis lin vivi kaj labori en Daresalamo.[2] Krome, li ankaŭ kunlaboris kun brita muzikisto Peter Gabriel kaj registris du muzikalbumojn sur la etiketo Gabriel's Real World Records. Lia lasta albumo, «Assembly», estis kunlabora klopodo kun produktanto kaj gitaristo Michael Brook. Ĉe la 2005 Tanzania Music Awards, li ricevis la Premio Halo de Famo.[1][3]

La familio de Hukwe Ubi Zawose aperas en la dokumenta filmo de 2009 «Throw Down Your Heart», kiu sekvas usonan banĝludanton Béla Fleck dum vojaĝo tra Afriko.[4]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Obituary: Hukwe Zawose | Global | The Guardian. Alirita: 24 majo 2020
  2. 2,0 2,1 Hukwe Zawose: Afropop Artist - Tanzania, East Africa (angle) (HTML). Arkivita el la originalo je 24 aprilo 2020. Alirita 24 majo 2020.
  3. Tanzania Music Awards : 2005 Winners (angle) (HTML). Arkivita el la originalo je 6 aprilo 2017. Alirita 24 majo 2020.
  4. Throw Down Your Heart (2008) - IMDb. Alirita: 24 majo 2020

Eksteraj ligiloj redakti