Humani generis

(Alidirektita el Humani Generis)

Humani generis (La homa raso) estas unu el la tre nombraj enciklikoj de papa Pio la 12-a [1], publikigita la 25-an da aŭgusto 1950 koncernanta (opiniojn kaj modernajn erarojn kiuj riskas mini la fundamentojn de la katolika doktrino. Ĝi oponas eksplicite al la Nova Teologio.[2]

Humani generis
encikliko
Aŭtoroj
Aŭtoro Pio la 12-a
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 12-a de aŭgusto 1950
vdr
Humani generis
“Encikliko de papo Pio la 12-a
unframed
unframed
tipo = encikliko
titolo = La homa raso
dato = 22-a de aŭgusto 1950
papo = Pio la 12-a
jaro de papado = 12-a
objekto = Pri malveraj doktrinoj kiuj atakas katolikajn mediojn, panteisma monismo fundita sur la ideo de evoluismo, dialektika materialismo, ekzistadismo ateisma aŭ reĵetanta la validecon de la matefizika rezonado, historiismo reĵetanta la ideon de vero absoluta en filozofio kaj teologio.

Resumo de ĝia enhavo redakti

La encikliko estas, ĉe la unua rigardo, listo de eraroj svarmantaj ekstere de la Eklezio kiel panteisma monismo fundita sur la ideo de evoluismo, dialektika materialismo, ekzistadismo ateisma aŭ reĵetanta la validecon de la matafizika rezonado, historiismo reĵetanta la ideon de vero absoluta en filozofio kaj teologio.

Tiuj eraroj havas influojn danĝerajn en la katolikaj medioj. Estas, tial, devo de katolikaj teologoj kaj filozofoj studi la modernajn pensfluojn por devenigi el ili la “validajn elementojn de vero”, sed devojiĝoj efektiviĝis kaj pro senmodera amo de noveco kaj pro apostola senregula zorgemo aŭ pro nesingarda irenismo.

Eraroj en Teologio redakti

  1. Ĉio tio kuntrenis, ĉe iuj, dogman relativismon. Subpretekste de moderna adaptiĝo oni utiligas ”nociojn kaj esprimojn flosantajn” por priskribi verojn de la katolika kredo. Pio la 12-a insistas pri la absoluta valoro de la dogmaj formuloj.
  2. Apogiĝante sur la Sankta Skribo kaj sur la dia-apstola Tradicio oni febligas la rajton de la viva Eklezia instruofico. Pio la 12-a memorigas ke nur la viva Eklezia instruofico ricevis kaj konservas la rajton kaj devon de interpreto de la revelaciita enhavo. Al tiu Instruofico oni devas submetiĝi.
  3. Kvar eraraoj estas aparte rimarkitaj en tio kio koncernas la interpreton de la “Sankta Skribo”: a) limigi la nererarecon de Biblio nur al tio kio koncernas la moralaj kaj religiaj anoncoj; b) senrajte distingi inter la “dia senco” kaŝita en la Biblio kaj la homa senco; c) interpreti la biblion ignorante la tradicion de la Eklezio; d) sin servi de ekzegezo simbola kaj spirita (en opono al la laŭlitera ekzegezo, necesa por igi denove inteligebla la Biblion.
  4. Sekvas nombrado de aliaj dek apartaj eraroj elmergiĝantaj tie kaj tie en teologio.

Eraroj en filozofio redakti

La encikliko komencas per apologii pri la valoro de homa racio. La katolikoj asertu la efikan kapablon de la homa racio por “pruvi kun certeco la ekziston de persona Dio, kaj korekte devenigi la leĝon kuŝantan en la homaj koroj”. Por ke tio okazu necesas ke la racio estu formita laŭkonvene kaj ‘penetrita’ de la sana filozofio establiĝinta laŭlonge de la kristanaj jarcentoj’. Ĉi-rilate la encikliko repuŝas la atakojn kontraŭ Tomismo.

Rilatoj inter kredo kaj pozitivaj sciencoj redakti

  1. Biologio kaj antropologio: rilate tion kio koncernas la originon de la homa korpo en la ĝenerala evoluo de la vivantaj organismoj, la katolikaj devas ĝui kompletan esplorliberon. Male, 'poligenismo' (nome la la estiĝo de homoj kiuj ne descendas de Adamo ne estas akceptebla. Unu afero estas la koro alia fero estas la animo kiu estas rekte kreita de Dio!
  2. Historio: Pio la 12-a kondamnas certajn manierojn tro senkritikajn interpreti la historiajn librojn de la Malnova Testamento. Tio koncernas la unuajn ĉapitrojn de la Genezo.

Konkludo redakti

Pio la 12-a invitas la episkopojn atente vigili por ke la supraj normoj trovu aplikon.[3]

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • [3] Latina teksto de “Humani generis”
  • [4] Cathopedia, reta katolika Encikopedio
  • Le texte en français de l'encyclique Humani Generis sur le site du vatican, consulter en ligne.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. [1]
  2. Tiam preskaŭ oficiale konata kiel (Nouvelle Théologie) [2].
  3. Rimarkindas ke la papaj enciklikoj ne estas la plej gravegaj dokumentoj de la ordinara instruofico de la Eklezio, tial ili ne havas la karakteron de la papa neerara kiel, male, la dokumentoj en kiuj tio estas deklarita, escepte pri tio jam dogme asertata en aliaj dokumentoj; sed ili gvidas la kristanan popolon konservi kaj defendi la korektan enhavon de la Eklezia Instruofico.