Rifuĝo kaj Skulptaĵa Parko Humanics (Humanics Sanctuary and Sculpture Park) estas turisma vidindaĵo en Otavo, la ĉefurbo de Kanado.

Humanics
parko de skulptaĵoj [+]
Koordinatoj45° 30′ 56″ N, 75° 21′ 52″ U (mapo)45.51544898104-75.364356768832Koordinatoj: 45° 30′ 56″ N, 75° 21′ 52″ U (mapo)

Humanics (Ontario)
Humanics (Ontario)
DEC
Humanics
Humanics
Map
Humanics

Vikimedia Komunejo:  Humanics Sanctuary and Sculpture Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Unueco kaj Komplekseco (Oneness and Complexity): skulptaĵo ĉe la vizitanta centro de la parko
Reveno de la erarinta filo (Zono "Kristanismo")
Ganeŝo, la dio kun elefanta kapo kaj trunko en formo de lingamo (Zono "Hinduismo")

Ĝi estas privat-posedita pejzaĝa parko malfermita kiel publika vidindaĵo. Ĝi enhavas multenombrajn skulptaĵojn kiuj reprezentas figurojn de kulto, eventojn kaj abstraktajn konceptojn de la mondaj religioj, mitologioj kaj etikaj instruadoj.

La parko estas ne-profita organizo, kies enirejaj kotizoj estas tenataj ĉe tre malalta nivelo.

Historio redakti

Antaŭprezento de la parko por la publiko estis prezentita en julio 2016.[1]

La parko estis inaŭgurita en julio 2017 de d-ro Ranjit Perera, kiu aĉetis landan areon en la urbo Cumberland, Ontario (nuntempe la plej orienta parto de la urbo de Otavo). La parko estas ĉe 3468 Old Montreal Road. La inaŭguro estis ĉeestita de Ĉefministro Justin Trudeau, ĉefministro de Ontario Caitlin Wynn, urbestro de Otavo Jim Watson kaj aliaj honorgastoj.

Novaj skulptaĵoj estas aldonitaj ĉiun jaron al la parko.

Skulptaĵoj redakti

Nuntempe, la parko inkluzivas la sekvantajn sekciojn:

La Zonoj H kaj de K al P estas ankoraŭ en evoluado.

Kelkaj skulptaĵoj estis farita de aboriginaj aŭ afrikaj skulptistoj kaj transportitaj al Kanado.

Sur mezumo, vizitantoj pasigas 1 al 1.5 horojn en la parko.

Notoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-01-16. Alirita 2022-01-19.

Eksteraj ligoj redakti