Humberto Costantini

argentina verkisto

Humberto Cacho Costantini (Bonaero, Argentino, 8-a de aprilo de 1924 – Bonaero, 7-a de junio de 1987) estis bonaera verkisto. Li estis unika filo de enmigrintoj jud-italaj, kaj loĝis en la kvartalo Villa Pueyrredón.

Humberto Costantini
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aprilo 1924 (1924-04-08)
en Bonaero
Morto 7-an de junio 1987 (1987-06-07) (63-jaraĝa)
en Bonaero
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Humberto Costantini: dumlabore

Li studis en universitato kaj licenciiĝis kiel veterinara kuracisto. Li laboris en kampoj ĉe la urbo Lobería (provinco Bonaero), kien li translokiĝis kun sia edzino. En 1955 li revenis al Bonaero, kie li plenumis diversajn metiojn, nome veterinaro, vendisto, ceramikisto, enketisto, ktp. Krome li verkis, korektis, reverkis, discipline. Lia unua libro de rakontoj, De por aquí nomás publikiĝis en 1958 kaj el tiam pluis longa verkaro de diversaj literaturaj ĝenroj, nome rakonto, poezio, teatro, novelo ĝis nefinita verko: nome Rapsodia de Raquel Liberman kie per biblia stilo rakontis la eposon de juda prostitutino, sclavigita de la fifama Zwi Migdal, kiu ribelis kontraŭ tiu futuro kaj mortiĝis pro tio.

Same kiel ĉe sia heroino, Costantini estis viktimo de politika persekutado. Lia rekta sinteno serĉis malamikecon de fiuloj. Ekde junaĝo li eniris en politika aktiveco: jam studento li kontraŭis la faŝistojn de la Alianza Libertadora Nacionalista, aktivis en la Komunista Partio (Argentino) kaj poste malproksimiĝis el tiu pro malkonsento kun ties burokrateca kaj prosoveta direkto. Li tamen admiris la figuron de Ernesto Che Guevara. En la 1970-aj jaroj li aktivis en la revolucia maldekstro (Partido Revolucionario de los Trabajadores - Ejército Revolucionario del Pueblo) kun aliaj verkistoj kiaj Haroldo Conti kaj Roberto Santoro, kiuj, rabitaj de la krima diktaturo civil-militista, ankoraŭ estas malaperigitoj. Li verkis dum maltrankvilo pro kontraŭleĝeco kaj fuĝado la romanon De dioses, hombrecitos y policías (pri dioj, hometoj kaj policanoj), kiun li publikigas en Meksiko kaj per kiu li akiris la Premion Casa de las Américas. En tiu romano, reeldonita en 2009 de Lea, prezentas la jarojn de la diktaturo en Argentino ekde parodia vidpunkto. Li rakontas la intervenon de dioj kiuj manipulas kaprice kaj hometojn kaj policanojn, dum unuj kaj aliaj nescias pri la ekzisto de la olimpanoj. Tiuj grekaj dioj protektas ne heroojn, sed kontraŭheroojn.

En 1976 Humberto Costantini ekziliĝis en Meksikon. Tie pluverkis kaj pluricevis gravajn premiojn. Li estris literaturajn atelierojn kaj publikigis, direktis radioprogramojn kaj pluvivas familie. Alia pasio estis la tango, kiun li kantis, komponis kaj dancis.

En 1983 revenis al Bonaero post 7 jaroj, 7 monatoj kaj 7 tagoj ekzilaj. Tie li ĝuis la demokratian printempon.

Kelkaj el liaj verkoj estis publikigitaj en diversaj landoj kaj lingvoj, nome tradukita en germanan, ĉeĥan, anglan, finan, hebrean, polan, svedan kaj rusan.

Li suferis kanceron, kio mortigis lin -1 la 7-a de junio de 1987. La antaŭan nokton li ankoraŭ laboris ĉe sia novelo La rapsodia de Raquel Liberman, el kiu li sukcesis kompletigi du partojn. Tiu verko restas nepublikigita.

Verkoj redakti

  • De por aquí nomás (rakontoj) 1958/1965/1969
  • Un señor alto, rubio de bigotes (rakontoj)1963/1969/1972
  • Tres monólogos (teatro) 1964/1969
  • Cuestiones con la vida (poemoj) 1966/1970/1976/1982/1986
  • Una vieja historia de caminantes (rakontoj) 1970
  • Háblenme de Funes (tri noveloj) 1970/1980; kinigita.
  • Libro de Trelew (eposa rakonto) 1973
  • Más cuestiones con la vida (poemoj) 1974
  • Bandeo (rakontoj) 1975/1980
  • De dioses, hombrecitos y policías (novelo) 1979/1984/2009
  • Una pipa larga, larga, con cabeza de jabalí (teatro) 1981
  • La larga noche de Francisco Sanctis (novelo) 1984
  • En la noche (rakontoj) 1985
  • Chau, Pericles (kompleta teatro) 1986
  • La rapsodia de Raquel Liberman (novelo); 1987
  • El cielo entre los durmientes(rakonto)

Bibliografio pri Humberto Costantini redakti

  • Fontanet, Hernán: Fervor y exilio en la poética de Humberto Costantini. Nueva York: The Edwin Mellen Press, 2008. ISBN 0-7734-5199-4.

Eksteraj ligiloj redakti