Hungaria Futbala Unuiĝo

nacia futbala asocio en Hungario

La Hungaria Futbala Unuiĝo, hungare Magyar Labdarúgó Szövetség (MLSZ), estas la nacia futbala asocio en Hungario, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1901. La asocio interalie ekde la jaro 1995 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, nomata hungare Nemzeti Bajnokság, la "nacia ĉampioneco". La ĉampiono en 2023 estas la klubo Ferencvárosi Torna Club ("gimnastika klubo de la urbodistrikto Ferencváros") de Budapeŝto, kiu ankaŭ plej ofte en la historio ĉampionis - laŭ la stato de 2023 entute 34-foje.

Hungaria Futbala Unuiĝo
emblemo
federacio de futbalo
Komenco 1901 vd
Lando(j)  Hungario
Ĉefestro(j) Sándor Csányi vd
Membro de FIFAUEFA vd
Posedatoj virina nacia futbala teamo de Hungario • Hungara nacia teamo de futbalo • vira sub-21-jarula futbala teamo de Hungario • vira sub-19-jarula futbala teamo de Hungario • hungaria nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj • hungaria nacia teamo de plaĝa futbalo • Puskás Aréna • hungaria nacia futbala teamo de viraj sub-20-jaruloj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti

 
la vira nacia teamo en 2022, antaŭ matĉo kontraŭ la germana teamo