Blua anaso

(Alidirektita el Hymenolaimus)

La Blua anaso (Hymenolaimus malacorhynchos) [1] estas birdospecio membro de la familio de Anasedoj kiu enhavas la anasojn, anserojn kaj cignojn, kaj endemio de Novzelando. Ĝi estas la ununura membro de la genro Hymenolaimus,[2] en la tadorna subfamilio de Tadornenoj, post esti antaŭe konsiderata parto de la parafiletika grupo de "kairinenoj".

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blua anaso
Blua anaso
Blua anaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Hymenolaimus
Hymenolaimus malacorhynchos
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
subspecioj
  • H. m. malacorhynchos
    Sudinsula blua anaso
  • H. m. hymenolaimus
    Nordinsula blua anaso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blua anaso aperas en la mala flanko de la monbileto de 10 novzelandaj dolaroj.

Aspekto redakti

 
Bluaj anasoj dum plumaranĝado
 
Tipa biotopo en la Nacia Parko Tongariro

La Blua anaso estas malhele ardezgriza kun brunmakuleca brusto kaj pli palaj beko kaj okuloj. La rozblankeca beko havas tre larĝan bazon kaj rimarkinde karnecajn haŭtajn angulojn ambaŭflanke el la bekopinto. La birdo estas pli ardezgriza (bluecgriza, de kio devenas la komuna nomo) ĉe la dorso, dum en la kapo estas nigreca nuanco. Tie kontrastas helflavaj irisoj.

La maskla alvoko estas spireca fajfo, dum tiu de la ino estas rapida grunto.[2] La Blua anaso naskiĝas kun verda beko 8 horojn post eloviĝo el kio ĝi evoluos al ties fina koloro.

Ekologio kaj kutimaro redakti

Tiu aŭstralazia specio estas endemia kaj de loĝantaj birdoj en Novzelando; ili nestumas en malplenaj trunkoj, malgrandaj kavaĵoj kaj aliaj ŝirmaj ejoj. Ĝi estas rara anaso, kiu tenas teritoriojn en rapidfluantaj montoriveroj. Ĝi estas povega naĝanto eĉ en fortaj fluoj, sed malpretas flugi. Ĝi estas malfacile trovebla, sed ne tro timida kaze de trafo.

Statuso redakti

La Blua anaso estas tre surloka specio, nune minacata pro predado fare de enmetitaj mamuloj ĉefe ermeno, konkurenco pro ties manĝo de senvertebruloj fare de enmetita truto, kaj akvorezervigo de montoriveroj pere de hidroelektraj planoj. Ĝi estis listita kiel Enlande Endanĝerita en la Novzelanda Sistemo de Klasigo de Minacataj Specioj. En 2009 la Novzelanda Departemento pri Konservado komencis dekjaran rekuperan programon por protekti la specion en ok lokoj uzante predantokontrolon kaj poste reenmeton de populacioj en la tuta iama teritorio.[3]

Referencoj redakti

  1. La N.B.N.-nomo estas *Anaso obtuzbeka*.
  2. 2,0 2,1 Madge, Steve. (1987) Wildfowl: an identification guide to the ducks, geese and swans of the world. London: Christopher Helm.
  3. Glaser, Andrew. (Decembro 2010) Whio/blue duck (Hymenolaimus malacorhynchos) recovery plan 2009–2019, Threatened Species Recovery Plan 62. Wellington, N.Z.: Department of Conservation. ISBN 978-0-478-14841-1. Arkivigite je 2012-04-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-25. Alirita 2012-02-28.

Literaturo redakti

  • P. J. Higgins (Hrsg): Handbook of Australian, New Zealand & Antarctic Birds, Band 1, Ratites to Ducks, Oxford University Press, Oxford 1990, ISBN 0-19-553068-3
  • Janet Kear: The Blue Duck of New Zealand, Living Bird, Heft 11, 1972, S. 175 – 192
  • Janet Kear kaj P. J. K. Burton: The Food und Feeding Apparatus of the Blue Duck Hymenolaimus, Ibis, Heft 113, 1971, S. 483 – 493
  • Janet Kear kaj Tom H. Steel: Aspects of Social Behaviour in the Blue Duck, Notornis, Band 18, 1971, S. 187 - 198
  • Hartmut Kolbe; Die Entenvögel der Welt, Ulmer Verlag 1999, ISBN 3-8001-7442-1
  • David Young: Whio – Saving New Zealands’s Blue Duck, Craig Potton Publishing, Nelson 2006, ISBN 978-1-877333-46-0

Eksteraj ligiloj redakti