I Confess

anglalingva filmo je 1953 reĝisorita de Alfredo Hitchcock

I Confess (Mi konfesas) estas usona nigra filmo de 1953 reĝisorita de Alfred Hitchcock, en kiu stelulas Montgomery Clift kiel Frato Michael William Logan, nome katolika pastro, Anne Baxter kiel Ruth Grandfort, kaj Karl Malden kiel Inspector Larrue.

I Confess
filmo
Originala titolo I Confess
Originala lingvo angla lingvo • franca lingvo • itala lingvo • germana lingvo
Kina aperdato 1953, 18 feb. 1953
Ĝenro krimfilmo, filma dramo, flashback film, nigra filmo, suspensa filmo, detective film
Kameraado Robert Burks
Reĝisoro(j) Alfred Hitchcock
Produktisto(j) Alfred Hitchcock
Scenaro George Tabori • William Archibald
Filmita en Kebekurbo • Kastelo Frontenac • Holivudo
Loko de rakonto KanadoKebekurbo
Muziko de Dimitri Tiomkin
Rolantoj Montgomery Clift • Anne Baxter • Karl Malden • Brian Aherne • O. E. Hasse • Dolly Haas • Gilles Pelletier • Judson Pratt • Ovila Légaré • Alfred Hitchcock
Produktinta firmao Warner Bros.
IMDb
vdr
Afiŝo de I Confess.

Priskribo redakti

La filmo estis bazita sur franca teatraĵo de 1902 de Paul Anthelme titolita Nos deux consciences (Niaj du konsciencoj), kiun Hitchcock vidis en la 1930-aj jaroj. La scenaro estis verkita de George Tabori.[1]

Filmado okazis en tre diversaj lokoj de Kebeko kaj por pejzaĝoj kaj por internoj de preĝejoj kaj aliaj gravaj konstruaĵoj, kiel la Kastelo Frontenac.

 
Anne Baxter en la filmanonco de I Confess.

La filmo temas pri falsa kulpulo, kio ege ripetiĝas en la filmaro de Hitchcock. Elstaras la ludado fare de Montgomery Clift kiel turmentita pastro. La elekto de Clift por la rolo de la protagonisto okazis post multaj duboj fare de la reĝisoro. Hitchcock finfine kontentiĝis pro la ludado, kvankam la rilato inter aktoro kaj reĝisoro dum la filmado estis ege ŝtorma.

La aktorino dekomence elektita kiel ina protagonisto estis Anita Björk, sed ŝi estis maldungita, spite Hitchcock, pro la ĉeesto de la aktorino kun sia amanto kaj lia filo en la bigota Holivudo. Anne Baxter estis la anstataŭanto, kaj tuj Hitchcock ordonis al ŝi tinkturi sian hararon pli intense blonda.

La sakristiano de paroĥejo de Kebeko eniras en domo, ŝtelas kaj murdas la posedanto, nome fama advokato de la urbo. Reveninta al la preĝejo, li konfesas sin al la patro Logan (Montgomery Clift), en kiu siavice venas la suspekto ĉar li ne havas alibion kaj oni scias, ke la kulpulo vestis sutanon la nokton de la krimo. Krome, oni konas, ke la pastro estis ĉantaĝita de la murdita advokato, pro iu amafero de antaŭ lia pastriĝo. Pro la konfes-sekreto, la pastro ne rajtas konfesi siavice, ke li ne estas la kulpulo, sed la sakristiano.

La filmo estis cenzurita en Irlando ĉar ĝi montris pastron kun amafero kun virino (kvankam falte tio okazis antaŭ lia pastriĝo).

Referencoj redakti

Notoj redakti

  1. TCM: I Confess notes Alirita la 9an de junio, 2013

Aldonaj referencoj redakti

  • I Confess DVD dokumenta filmo

Eksteraj ligiloj redakti

Streaming audio redakti

  • I Confess en Lux Radio Theater: 21a de septembro, 1953