Ido-literaturo

Literaturo skribita en la Ido-lingvo

Konata la aserto de la iniciantoj de Ido, ĉefe Otto Jespersen kaj Louis Couturat, ke Ido ne estus vere taŭga por poezio kaj ke la ĉefa tasko de Ido estas simpla komunikado. Tio okazis ĉar multaj homoj diris (kaj eĉ ankoraŭ diras) ke Esperanton oni malhelpis per literaturo, ke internacia lingvo estu praktikcela, ktp. Sed, malgraŭ tiuj asertoj de Jespersen kaj Couturat, estas rimarkinda fakto ke multaj poetoj estis allogitaj al Ido kaj, sekve, multajn poeziaĵojn oni faris en tiu lingvo. Fakte en la komenco de la 20-a jarcento, Ido-literaturo komencis fortiĝi, sed post la krizo de 1927-28, Ido-literaturo kaj Ido-movado iĝis senviva dum longa tempo. Estas menciinda libreto tradukitaj tiam: Makedonia a la Makedoniani. Samtempe aperis la klasika Nova Horizonti, kiu estas filozofia framasona verko.

Dum la Unua mondmilito aperis Buddho e lua doktrino, kiu sciigas la Budistan doktrinon. En 1923 aperis rimarkinda verko, nome antologio de la hungara literaturo de la epoko. La tradukitaj tekstoj estas ĝenerale en bona klasika linguo kaj havas eĉ kelkfoje stilon elegantan. Dum la 1920-a jardeko, la katolikaj idistoj tradukis libretojn pri vivoj de sanktuloj. Tre bona libro estas la traduko de la franca teatraĵo Esther de Jean Racine Idigita de kanoniko Guignon. Tiu libro estis tradukita en bona klasika Ido-lingvo kaj idistoj pensas la tradukaĵon eĉ pli bela kaj eleganta ol la originalo en la Franca.

La plej konata Ido-poeto estas Andreas Juste (Belgio). Liaj altkvalitaj poemoj kaj granda produktado estas rimarkinda. Aliaj poetoj estis Lui Pasko (Francio), Jules Houillon (Francio), Gilbert H. Richardson (Britio), Jules Gross (Francio), kaj aliaj. Hodiaŭ estas menciindaj Heidi Neussner (Germanio), Friedrich Porzenheim (Germanio) Gonçalo Neves (Portugalio), Tiberio Madonna (Italio) kaj poetino Tatanka (Irlando), kiu poezias originale en Ido.

Fine en lastaj tempoj estas rimarkindaj Hans Stuifbergen pro sia traduko de la vivo de la franca poeto Arthur Rimbaud. kaj Jean Martignon, kiu sub la plumnomo G. T. Romanin aŭtoris la sciencfikcian verketon La suno di Tiahuanako, publikigitan unuafoje en 1999 kaj reeldonitan en 2004. En 2005 Romanin publikigis la satiron "Skandalo en Roseringen", eldonitan de Editerio Krayono, en kiu li moke enscenigas plurajn figurojn de la Ido-movadeto, nome Günter Anton, tiaman prezidanton de Uniono di la Linguo Internaciona Ido (ULI), kaj la ĵus menciitan Stuifbergen, kiu fariĝis ULI-estro post Anton.

Estas konata ke Hans Stuifbergen komence fariĝis Esperantisto, sed li pensis ke tiu lingvo diskriminacias la inan sekson kaj tiel idistiĝis al, laŭ li, pli seks-neŭtrala lingvo. Pri la komparo al esperanto ankaŭ vidu Ido (lingvo).