Wachseldorn

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Im Schnabel)


Wachseldorn estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Thun kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 228 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Wachseldorn
Blazono de Wachseldorn
Blazono de Wachseldorn
Blazono de Wachseldorn
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Thun
Koordinatoj  46° 49′ 5″ N 7° 43′ 30″ O / 46.81806 °N, 7.72500 °O / 46.81806; 7.72500 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 5″ N 7° 43′ 30″ O / 46.81806 °N, 7.72500 °O / 46.81806; 7.72500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 228
Areo 3,52 km²
Alteco 990 m super marnivelo
Poŝtkodo 3618
Komunumkodo 0946
Mapo de Wachseldorn
Mapo de Wachseldorn
Mapo de Wachseldorn
vdr

Geografio redakti

Wachseldorn situas en la Svisaj Antaŭalpoj en Berna Oberlando proksimume 20 kilometrojn orientnordoriente de Thun sude de la Emme-Valaj Alpoj. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Wachseldorn-Dorf (sur alteco de 992 m s.m. en sudoriento de la komunumo) kaj Süderen (sur alteco de 906 m s.m. en okcidento de la komunumo, kie troviĝas la komunuma administracio. La suda parto de Süderen sude de la kantona ĉefvojo apartenas al la najbara komunumo Oberlangenegg), kaj la setlejoj Wachseldornhubel (sur alteco de 992 m s.m. en la geografia centro de la komunumo), Hof (sur alteco de 990 m s.m. en nordo de la komunumo), kaj Im Schnabel (sur alteco de 974 m s.m. oriente de la geografia centro, kie troviĝas la lernejo). Krome al la komunumo apartenas pluraj domgrupoj kaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,52 km², de kiuj 24,6% estas kovritaj de arbaro, 70,1% servas por agrikulturo kaj 5,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Wachseldorn limas en nordo kaj oriento al Röthenbach en Emme-Valo, en sudo al Oberlangenegg, en sudokcidento en unu punkto al Unterlangenegg, kaj en okcidento al Buchholterberg.

Trafiko redakti

Wachseldorn-Dorf situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la Süderen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 229.4 de Escholzmatt trans la montpasejo Schallenberg al Thun. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 18 kilometrojn okicidente de la komumumo norde de Thum sur la teritorio de la komunummo Heimberg. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la buslinio n-ro 42 de la transportentrepreno Thun-Interlaken de Heimenschwand al Thun.

Lingvo kaj loĝantaro redakti

Okaze de la lasta popolnombrado de la jaro 2010 100% de la loĝantaroj de Wachseldorf estis svisaj civitanoj kaj parolis la alemanan kiel ĉefa lingvo. Wachseldorn do estas unu el la malmultaj komunumoj de Svislando, kie ne vivas eksterlandanoj.

Gefiloj redakti

Historio redakti

Dum mezepoko kaj ĝis post la Helveta Revolucio Wachseldorn estis parto de Buchholterberg kaj dividis ties historian sorton. En la jaro 1823 Wachseldorn estis disigita de Buchholterberg kaj fariĝis memstara komunumo. En la jaro 1864 Buchholterberg estis disigita de la distrikto Signau kaj aligita al la distrikto Thun kaj kun ĝi en la jaro 2010 integrita al la nova administra distrikto Thun.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti