Imre Bóc, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bóc Imre estis hungara ekonomo. Lia familia nomvarianto estis Boóc, krome ĝis 1946 Brüll.

Imre Bóc
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1923 (1923-02-03)
en Budapeŝto
Morto 4-an de decembro 2019 (2019-12-04) (96-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungarafranca
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Grenoble Institute of Technology • Universitato Corvinus de Budapeŝto
Okupo
Okupo verkistoĵurnalistoekonomikisto
vdr

Imre Bóc[1] naskiĝis la  3-an de februaro 1923(nun 1923-02-03) en Budapeŝto, li mortis la 4-an de decembro 2019 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Imre Bóc frekventis gimnazion, poste li akiris licencon en universitato de Grenoblo en 1942, pli poste li estis rezistanco en la sama urbo. Li aliĝis ankaŭ al la komunistoj. Hejmenveninta en 1945 li havis postenon en junulara organizaĵo, post 2 jaroj en pluraj ŝtataj komercaj organizaĵoj. Intertempe li akiris ekonomian diplomon en 1951 en Hungara Ekonomika Universitato, eĉ li doktoriĝis en 1961. Li estis apoganto de la hungara revolucio de 1956, tial lia posteno ĉesis kaj estis laboristo ĝis 1961. En la sekvaj jaroj li denove havis postenojn, krome li redaktis kaj kontribuis, fine li pensiuliĝis en 1997. Intertempe li kandidatiĝis ĉe Hungara Scienca Akademio en 1985. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis 2 filojn en 1952 kaj 1955. Li ricevis premiojn inter 1946-2018.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Francia ég alatt (romano, 1947)
  • A külkereskedelem tervezése (kvazaŭ studenta lernolibro, 1951)
  • A termékek minőségének mérése (kunaŭtoro, 1966)
  • A minőség fogalma. – A minőség védelme. (studenta lernolibro, 1974)
  • A legfélelmetesebb kockázat (dokumenta romano, 1976)
  • A belkereskedelem a gazdasági reform bevezetésétől a gazdasági pályamódosításig (disertaĵo, 1984)
  • Nem regisztrált lakossági vásárlások a kiskereskedelemben és a szolgáltatások piacán (studo, kunaŭtoro, 1996)
  • A közvetítő kereskedelem szerepe a magyar exportban és importban (kunaŭtoro, 2003)

Fontoj redakti

Referencoj redakti