Imre Csaby
Imre Csaby [ĉabi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csaby Imre estis hungara aktoro, teatrestro.
Imre Csaby | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de novembro 1833 en Szabadhídvég |
Morto | 23-an de septembro 1914 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro reĝisoro teatrestro |
Imre Csaby[1] naskiĝis la 10-an de novembro 1833 en Városhidvég, li mortis la 23-an de septembro 1914 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiImre Csaby lernis en piarista lernejo en Veszprém (urbo), poste li aktoriĝis en Hódmezővásárhely en 1856. Li apartenis al pluraj migraj teatraj trupoj (ekzemple sub estreco de István Reszler (1861–1863), Gusztáv Hubay (1867), Jusztin Kocsisovszky (1869), Károly Mosonyi (1870, 1883–1888), Andor Sztupa (1878)), inter 1890–1900 li estis korusano en Nacia Teatro (Budapeŝto). Intertempe li estis teatrestro (ofte kun fiaskoj) en Szentes 1864, 1868, Pápa 1870, Tata 1872, Zombor 1873, Zenta 1874, Gyula 1875, Mindszent 1876, Nagyszombat 1879, Lippa 1880, 1882, Győr 1883, Cegléd 1885. Li pensiuliĝis en 1900. Li edziĝis dufoje pro vidviĝo, la unua naskis filinon.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- Anicet-Bourgeois: Az ördög és a párizsi vak nő - grafo Saint Germaine
Liaj teatraj verkoj
redakti- A talált gyöngy (teatraĵo prezentita plurfoje, 1861)
- Vén czimbalmos (teatraĵo prezentita plurfoje)
- Titkolt szerelem kaj Solymosvár tündére (restis en manuskriptoj)