Imre Csengery
Imre Csengery [ĉengeri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csengery Imre estis hungara notario, ministeria oficisto, parlamenta deputito. Lia frato estis Antal Csengery.
Imre Csengery | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1819 en Nagyvárad (Hungara reĝlando, Aŭstria Imperio) |
Morto | la 30-an de septembro 1885 en Nagyvárad (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto notario poeto kontoristo |
Imre Csengery[1] naskiĝis en 1819 en Nagyvárad (Hungara reĝlando, Aŭstria Imperio, nuntempa Oradea en Rumanio, li mortis la 30-an de septembro 1885 en Nagyvárad.
Biografio
redaktiImre Csengery akiris diplomon (supozeble en sia naskiĝurbo), poste li havis postenon en la departementa administracio. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis ĉefnotario de Bihar (historia departemento), poste same en 1861 (kiam escepte la subprema ŝtatformo ĉesis), fine same en 1867 (kiam finiĝis la subprema ŝtatformo). Inter 1865–1868 li estis parlamenta deputito. Li apogis politikon de Ferenc Deák. Ekde 1869 li estis ministeria konsilisto. Li ricevis unuafoje premion. Kelkfoje li verkis poemojn.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Versek, melyekkel Starovessky Károly urnak... (1834?)
- A bihari cukorgyár-egyesület (1841)
- Memorparolo pri Ödön Beőthy (1868)