Malfermi la ĉefan menuon

Imre Nagy (historiisto)

Imre NAGY [nadj], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Nagy Imre estis hungara juĝisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1886). Lia nobela antaŭnomo estis alsó-szopori.

Imre Nagy [1] naskiĝis la 1-an de julio 1822 en Hungara reĝlando en Németkeresztúr (nuntempa Deutschkreutz en Aŭstrio). Li mortis la 5-an de majo 1894 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Imre Nagy frekventis lernejon en Sopron, poste li lernis juron en Pozsony. En 1842 li eklaboris kiel komencanta juristo. En 1848 li partoprenis en la hungara revolucio nur monaton. En 1854 li ricevis gravan postenon en Kaposvár, en 1861 Magyaróvár, em 1862 en Kőszeg. En 1869 li iĝis reĝa juĝisto en Pest (urbo), ekde 1875 li jam estis ĉefjuĝisto. Liaj artikoloj aperis ekzemple en Vasárnapi Ujság.

Verkaro (elekto)Redakti

  • Hazai Okmánytár. (Codes diplomaticus patrius) (1865-91) - 8 volumoj
  • Anjoukori Okmánytár. (Codex diplomaticus Hungaricus Andegavensis) (1878-1891) 6 volumoj
  • Sopron vármegye története (Historio de Sopron (reĝa departemento)), (1889, 1891) - 2 volumoj

FontojRedakti