Inspector Gadget (televidserio, 2015)

televida serio


Inspector Gadget (trad.Inspektisto Gadget) estas komputilanimacia televidserio kaj sekvo al la samnoma serio de 1983. DHX Media kreis ĝin.[1] 26 epizodoj anonciĝis je la 11a de junio, 2013.[2] Ĝi unue disvastiĝis en Boomerang en Francujo, je la 3a de januaro, 2015,[3] kaj en Teletoon ĉe Kanado je la 7a de septembro, 2015.[4] Je la 27a de marto 2015, ĝi aperis en Netflix ĉe Usono, kaj poste ĉe aliaj landoj.[5]

Inspector Gadget
Titolkarto de Inspector Gadget
Titolkarto de Inspector Gadget
animacia televida serio
Originala titolo Inspector Gadget
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Kanado
Ĝenro sciencfikcio, komedio, animacio, agfikcio, adventuro
Lingvo(j) angla lingvo
Amplekso
Sezonoj 4
Epizodoj 52
Daŭro sen reklamoj 22
Elsendo
Elsendita 3 jan. 2015 – 18 maj. 2018
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Enhavo redakti

Intrigo redakti

Doktoro Claw, la estro de la malbon-organizaĵo MAD, estas kaptita de glacimonto ĉe Antarkto. Kiam lia nevo, Talon, trovas lian ganton, la Doktoro faras novajn projektojn. La polica sidejo postulas ke Inspektisto Gadget malemeritiĝu por ke li batalu kontraŭ MAD denove. Bonŝance, Penny, nun 15-jara, kaj ŝia hundo, Brain, denove povas helpi je Gadget, precipe ĉar ili nun estas oficialaj agentoj.

Aranĝo redakti

Malkiel la originala serio, ĉiu epizodo nun havas du 11-minutajn rakontojn, anstataŭ unu 22-minutan. Ankaŭ, ne estas mesaĝoj pri sekureco.

Voĉoj redakti

MAD-a Kato ne havas voĉiston. Anstataŭe, ĝeneralaj kataj sonoj estas uzataj.

Referencoj redakti

  1. [1]
  2. [2]
  3. [3]
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-09-28. Alirita 2021-09-28.
  5. [4]
  6. [5]

Eksteraj ligiloj redakti