Verda Kruco Internacia

mediprotekta organizaĵo en Svislando
(Alidirektita el Internacia Verda Kruco)

Verda Kruco Internacia - france Croix verte internationale, ruse Международный Зелёный Крест, hispane kaj portugale Cruz Verde Internacional, arabe منظمة الصليب الأخضر الدولية, germane Internationales Grünes Kreuz, angle Green Cross International - estas internacia mediprotekta neregistara organizaĵo kun sidejo en Ĝenevo, Svislando, fondita de la iama sovetia gvidanto Miĥail Gorbaĉov en 1993. Hodiaŭ, membroorganizoj estas en 30 landoj. Ĝia plej grava misio estas "respondi al la kombinitaj defioj de sekureco, malriĉeco, kaj media degenero por certigi daŭrigeblan kaj sekuran estontecon".

Verda Kruco Internacia
la kruco ne estas la vera emblemo, kiu ne jam klare markiĝis ne-kopirajtata, sed simple "iu" bela verda kruco
la kruco ne estas la vera emblemo, kiu ne jam klare markiĝis ne-kopirajtata, sed simple "iu" bela verda kruco
internacia ne-registara organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1993
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Ĝenevo, Svislando
Tipo mediprotekta neregistara organizaĵo
Fondinto(j) Miĥail Gorbaĉov vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio

redakti

Verda Kruco Internacia estis fondita de iama Sovetia gvidanto Miĥail Gorbaĉov en 1993,[1] surbaze de la laboro komencita de la Pintkonferenco pri la Tero de 1992 en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo.[2] La 6-an de junio 1992, la delegitoj de la Pintkunveno pri la Tero petis al Gorbaĉov establi Verdan Krucon Internacian, kaj ĉirkaŭ la sama tempo, Roland Wiederkehr, parlamentano de la Svisa Nacia Konsilio, fondis "Tutmondan Verdan Krucon", kun similaj celoj. La du organizaĵoj kunfandiĝis en 1993, kreante la asocion Verda Kruco Internacia, kiu estis formale lanĉita en Kioto, Japanio, la 18-an de aprilo 1993.[1]

En 1994, la unuaj naciaj organizaĵoj aliĝis al Verda Kruco Internacia en Hago, inkluzive de nove fonditaj branĉoj en Japanio, Nederlando, la Rusia Federacio, Svislando kaj Usono.

Eksteraj ligiloj

redakti
 
la usona aktivisto Paul Walker reprezentas la organizaĵon en internacia kunveno de 2018 en Hago


  1. 1,0 1,1 memprezento de la organizaĵo en ties retejo
  2. Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Medio kaj Evoluo (UNCED) Rio-de-Ĵanejro, la 3-an ĝis 14-an de junio 1992