Ioannis VARVAKIS (en greka: Ιωάννης Βαρβάκης; 1745–1825), konata ankaŭ kiel Ivan Andreeviĉ Varvaci (en rusa: Иван Андреевич Варваци), estis greka distingita membro de la rusa kaj greka komunumoj, nacia heroo, membro de la sekreta organizo Filiki Eteria kaj bonfaranto de la lokoj kie li loĝis.

Ioannis Varvakis
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1745 (1745-06-24)
en Psara
Morto 10-an de januaro 1825 (1825-01-10) (79-jaraĝa)
en Zakinto
Tombo Unua Tombejo de Ateno
Ŝtataneco Rusia Imperio
Familio
Infanoj Aleksandra Oznobishina • Maria Varvakis
Okupo
Okupo komercistopiratomilitisto
vdr
Statuo en Ateno.

Li ricevis apogon por siaj negocoj ĉirkaŭ la Kaspia Maro el Katerina la 2-a de Rusio. Li fakte dediĉis sin al la komercado de kaviaro. Ioannis Varvakis aktive helpis grekojn dum la Greka Revolucio, speciale ĉe sia hejminsulo Psara. Post la detruo de la insulo fare de la Turka Ŝiparo, li revenis en Grekion mem en 1824 por helpi la rifuĝintojn, kaj mortiĝis en Zakinto la 10an de Januaro, 1825.

Fonto redakti

  • Энциклопедия Таганрога. Таганрог: Антон, 1998. — 624 с. — ISBN 5-88040-017-4.