Iréneusz Juvancz (1882-1950)

hungara matematikisto
(Alidirektita el Iréneusz Juvancz (1882))

Iréneusz Juvancz [irEneus juvanc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Juvancz Iréneusz estis hungara statistikisto, matematikisto, instruisto, profesoro. Lia filo estis samnoma Iréneusz Juvancz (1910).

Iréneusz Juvancz
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1882 (1882-04-18)
en Panĉevo
Morto 11-an de novembro 1950 (1950-11-11) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Iréneusz Juvancz (1910-1982)
Okupo
Okupo matematikisto • insurance expert
vdr

Iréneusz Juvancz [1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1882 en Hungara reĝlando en Pancsova (nuntempa Panĉevo en Serbio). Li mortis la 11-an de novembro 1950 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Iréneusz Juvancz frekventis luteranan liceon en Nyíregyháza, poste li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1904. Tiutempe li estis estrarano en Rondo Galilei. Post siaj studoj li instruis en gimnazio en Budapeŝto, li instruis ekzemple László Németh, Géza Schay, Leó Szilárd, Edward Teller. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis nomumita gimnaziestro, tial post falo de la respubliko li ne rajtis plu instrui. Li laboris en asekura firmao kiel statistikisto-matematikisto. Depost la 2-a mondmilito ĝis 1950 tamen li instruis en la Ekonomika Universitato.

Li havis edzinon, kiu naskis 3 filojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A variatiosorok mellékcsúcsairól (1929)
  • Rizikódíj-eljárás az életviszont-biztosításban (1932)
  • A nyugdíjpénztárak megmaradó állapota (1935)
  • A magyar néphalandóság 1920-ban és 1930-ban (1939)

Fontoj redakti