Iréneusz Juvancz (1910-1982)

hungara kuracisto

Iréneusz Juvancz [irEneus juvanc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Juvancz Iréneusz estis hungara kuracisto, biometriisto, profesoro. Lia patro estis la samnoma Iréneusz Juvancz (1882).

Iréneusz Juvancz
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1910 (1910-12-10)
en Budapeŝto
Morto 22-an de julio 1982 (1982-07-22) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Iréneusz Juvancz (1882-1950)
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Iréneusz Juvancz [1] naskiĝis la 10-an de decembro 1910 en Budapeŝto. Li mortis la 22-an de julio 1982 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Iréneusz Juvancz akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1935, plian fakdiplomon pri internaj malsanoj en 1940. Inter 1936-1949 li laboris-instruis en la universitata kliniko de Budapeŝto, krome li havis postenon en la ministerio pri sano inter 1944-1953. En la studjaro 1948 li plulernis helpe de stipendio en Londono kaj Oksfordo. Inter 1953-1982 li laboris en instituto. Li kandidatiĝis en 1960. Li estis pioniro de la hungara biometrio, en 1955 li ricevis premion.

En 1939 li edziĝis, baldaŭ li havis 3 filojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Basedow-kóros és hyperthyreoticus nők alkatának jellemző méreteiről (1939)
  • Lueses haemolyticus anaemia (1943)
  • Az orvosi statisztika kérdései (1949)
  • A matematikai statisztika alkalmazása (1955)
  • Contribution to the Problem of Statistical Results and Scientific Inference (1959)
  • Index-tulajdonságok szerepe az orvosi biológiai kutatásban (1965)
  • Biometriai jegyzet az Orvostovábbképző Intézetben tartott tanfolyamok hallgatói számára (1974, 1977) - studenta lernolibro
  • Orvosi biometria (1982) - studenta lernolibro

Fontoj redakti