Irena Szewińska

(Alidirektita el Irena Szewinska)

Irena SZEWIŃSKA, fraŭline Irena KIRSZENSTEIN (naskiĝis la 24-an de majo 1946 en Leningrado, mortis la 29-an de junio 2018) estis pola atletikistino, specialiĝinta pri kurtadistancaj kuroj. Sepfoja medalistino de la Olimpiaj Ludoj. Damo de la Ordeno de la Blanka Aglo.

Irena Szewińska
Persona informo
Naskonomo Кир­шен­штейн, Ире­на
Naskiĝo 24-an de majo 1946 (1946-05-24)
en Sankt-Peterburgo
Morto 29-an de junio 2018 (2018-06-29) (72-jaraĝa)
en Varsovio
Mortokialo mama kancero
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Familio
Edz(in)o Sławomir Szewiński
Infano Andrzej Szewiński
Okupo
Okupo kurtadistanca kuristo • atleto • sports official
vdr
Irena Szewińska en 2007
Ordeno de la Blanka Aglo sur blua rubando
Irena Szewińska en 2012
La kopioj de medalo kun aŭtografo de I. Szewińska en la Aleo de Steloj de Sporto en Dziwnów
Irena Kirszenstein en la jaro 1964
Irena Szewińska kun Konstanty Dombrowicz, urbestro de Bydgoszcz, esperantisto, kiu enmanigas al ŝi la titolon Honora Civitano de Bydgoszcz, 2005

Premioj kaj distingoj redakti

En 1974 en la plebiscito de novaĵagentejo United Press International iĝis la plej bona sportistino de la mondo. En 1977 elektiĝis la plej bona atletikistino de la mondo laŭ la revuo "Track & Field News". En 1981 membriĝis al International Jewish Sports Hall of Fame – internacia galerio de famuloj juddevenaj. En plebiscito de "Polityka" (Politiko), "Przegląd Sportowy" (Sporta Revuo) kaj "Tempo" konsiderita en 1998 numero 1 en la pola sporto de la 20-a jarcento. Distingita per Komandora Kruco kun Stelo de la Ordeno Polonia Restituta (1998). En 2005 iĝis Honora Civitano de Bydgoszcz. Septembre 2007 ricevis honoran doktorecon de la Akademio de Korpa Disvolvo kaj Sporto en Gdańsk. En Pułtusk troviĝas publika fundamenta lernejo je la nomo de ŝi. En la jaro 2015 Prezidento de Pollando Andrzej Duda distingis ŝin per la plej alta ŝtata ordeno: la Ordeno de la Blanka Aglo.

Rekordoj redakti

  • 100-metra kuro: 11,13 s (1974)
  • 200-metra kuro: 22.21 (1974, iama nova mondrekordo)
  • 400-metra kuro: 49,28 s (1976, iama nova mondrekordo)
  • longosalto: 6,67 s (1968)