Martina Iris WOLFF (naskiĝis la 28-an de julio 1977 en Sibiu/Transsilvanio, Rumanio) estas germana verkistino.

Iris Wolff
Iris Wolff (2020)
Iris Wolff (2020)
Persona informo
Iris Wolff
Naskonomo Martina Iris Wolff
Naskiĝo 28-an de julio 1977 (1977-07-28) (46-jaraĝa)
en Sibiu
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Marburg vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • prozo vd
Aktiva en Freiburg vd
Aktiva dum 2012– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj laboro redakti

Iris Wolff [1] pasigis sian infanecon en Hermannstadt kaj en Semlak en la Banato kaj en 1985, okjara, ŝi elmigris kun sia familio al Germanio. Poste ŝi studis germanajn lingvon kaj literaturon, religiajn studojn same kiel grafikajn artojn kaj pentroarton ĉe la Universitato de Marburg. Hodiaŭ ŝi loĝas en Freiburg im Breisgau. Ŝi laboras kiel sendependa verkisto ekde 2018.

De 2003 ĝis 2013 ŝi laboris ĉe la Germanaj Literaturaj Arkivoj en Marbach am Neckar kaj estis prelegantino pri arta edukado kaj de novembro 2013 ĝis marto 2018 ŝi estis kunordiganto de la reto por kultura edukado en Freiburg im Breisgau.

Ŝi okupiĝas pri literatura komunikado: En 2013 kaj 2015 ŝi laboris kiel ĵuriano por la lerneja verka konkurso de la Stiftung Kinderland Baden-Württemberg. Ŝi okazigas skriblabor-renkontiĝojn por la Aŭstra Biblioteko-Asocio kaj aliaj institucioj kaj estas ĉe la konsila komisiono de la Arta Fonduso de Baden-Virtembergo. Ŝi nun vivas kiel libera verkistino en Freiburg.

Iris Wolff estas membro de Internacia Asocio Exile P.E.N ( germana centro PEN por la ekzilitaj verkistoj ) kaj ŝi ĉefe verkas romanojn kaj novelojn. En 2012 ŝi publikigis sian unuan romanon Halber Stein ĉe Otto Müller eldonisto. En 2020 ŝi publikigis La malprecizeco de la Mondo ĉe Klett-Cotta Eldonisto.

Verkoj redakti

  • Halber Stein - Duona ŝtono.- Romano. Eldonisto Otto Müller , Salzburg 2012, ISBN 978-3-7013-1197-2.
  • Leuchtende Schatten - Lumaj Ombroj. Romano. Eldonisto Otto Müller , Salzburg 2015, ISBN 978-3-7013-1228-3.
  • So tun,als ob es regnet - Ŝajnigu, ke pluvas. Romano en kvar rakontoj. Eldonisto Otto Müller, Salzburg 2017, ISBN 978-3-7013-1250-4.
  • Die Unschärfe der Welt - La malprecizeco de la mondo. Eldonisto Klett-Cotta, Stuttgart 2020, ISBN 978-3-608-98326-5.

Tiu lasta romano aperis en franca lingvo en 2022 laù nomo Le flou du Monde[2] tradukita de Claire de Oliveira.

Premioj redakti

  • 2019 : Marieluise-Fleißer-Preis
  • 2021 : Evangelischer Buchpreis (Libropremio)
  • 2021 : Solothuner-Literatura Premio
  • 2021 : Eichendorff-Literatura Premio

Fontoj redakti