Isaias Afewerki
Isaias Afewerki estas eritrea politikisto. Li naskiĝis la 2-an de februaro 1946 en Asmero, Eritreo, do nun estas 76-jara. Ekde la 24-a de majo 1993 li estas la ŝtata prezidanto de Eritreo kaj gvidanto de la - formale "transira" - registaro de Eritreo, respubliko tiujare fondita en orienta Afriko.
Isaias Afewerki | |||||
---|---|---|---|---|---|
Prezidento de Eritreo | |||||
Persona informo | |||||
ኢሳይያስ ኣፈወርቂ | |||||
Naskiĝo | la 2-an de februaro 1946 (do nun 76-jara) en Asmero, Eritreo | ||||
Religio | Monofizidismo [#] | ||||
Ŝtataneco | Eritreo [#] | ||||
Alma mater | Adis-Abeba Universitato [#] | ||||
Partio | Popola Fronto por Demokratio kaj Justico [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Arsema Mehari [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • diktatoro [#] | ||||
| |||||
prezidanto de Eritreo | |||||
Dum | la 24-an de majo 1993 – | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Krome li estas ĝenerala sekretario de la Popola Fronto por Demokratio kaj Justo (PFDJ, tigraje ህዝባዊ ግንባር ንደሞክራስን ፍትሕን, ህግደፍ, arabe الجبهة الشعبية للديمقراطية والعدالة, itale Fronte Popolare per la Democrazia e la Giustizia, angle People's Front for Democracy and Justice). Antaŭe, en la gerila batalo pri sendependigo de Eritreo el la ŝtato Etiopio, li gvidis la sendependigan movadon kiun dominis la Eritrea Popola Liberiga Fronto (EPLF).