Grafo István Burián [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Burián István estis hungara politikisto, diplomato, ministro. Lia nobela antaŭnomo estis rajeci.

István Burián
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1851 (1851-01-16)
en Stupava
Morto 20-an de oktobro 1922 (1922-10-20) (71-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstra imperioCislajtioHungario
Okupo
Okupo diplomatopolitikistoekonomikisto
vdr
István Burián
István Burián

István Burián [1] naskiĝis la 16-an de januaro 1851 en Hungara reĝlando en Stomfa (nuntempa Stupava en Slovakio). Li mortis la 20-an de oktobro 1922 en Vieno.

Biografio redakti

István Burián post lernado en diplomata akademio estis diplomato en Moskvo inter 1882 kaj 1886, poste laŭvice en Sofio, Stuttgart, Ateno. Inter 1903 kaj 1912 li estis ministro pri financo en komuna kabineto de Aŭstrio-Hungario. En 1908 li apogis okupadon de Bosnio, kie li apogis ĉefe la serbojn. Inter 1913 kaj 1915 li estis ministro pri reĝaj aferoj en la hungara kabineto, krome li ricevis membrecon en la senato. Dum la 1-a mondmilito li estis ministro pri eksteraj aferoj en la komuna aŭstra-hungara registaro, foje ministro pri financo. Li provis bari eniron al la milito Rusion kaj Rumanion. Fine de la mondomilito li sensukcese provis peti apartan pacon.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Drei Jahre. Aus der Zeit meiner Amtsführung im Kriege (1913) – memuaro

Fontoj redakti