István Gondola [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gondola István estis hungara agronomo, altlerneja instruisto.

István Gondola
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1922 (1922-08-17)
en Tiszakeszi
Morto 19-an de januaro 1970 (1970-01-19) (47-jaraĝa)
en Debrecen
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Agrikultura Universitato (Gödöllő)
Okupo
Okupo agronomo • universitata instruisto • inĝeniero-agronomo
vdr

István Gondola[1] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1922 en Tiszakeszi, li mortis la 19-an de januaro 1970 en Debrecen.

Biografio redakti

István Gondola maturiĝis en komerca mezlernejo en Miskolc en 1941, poste li estis oficisto en firmao jaron, pli poste li studis iomete en agrikultura fakultato de Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József. Li akiris agronomian diplomon en Agrikultura Universitato de Gödöllő en 1948, poste li estis asistanto en la sama loko 2 jarojn. Li laboris en instituto en Zsámbék (1951–1953), poste li estis jam lektoro en la universitato (1953–1958), pli poste katedrestro en Ekonomia Akademio (Mosonmagyaróvár), fine inter 1962-1966 li estis docento kaj vicrektoro en Agrikultura Altlernejo (Debrecen). Intertempe li doktoriĝis en la agrikultura universitato en 1961. Li okupiĝis plej ofte pri herbaĉoj de paŝtejoj. Li edziĝis en 1949, lia edzino naskis 2 filojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Csírázásnak indult gyapotmagvak hidegkezelésének hatásvizsgálata 1950-ben (1954)
  • Előzetes közlemény a szarvaskerep – Lotus corniculatis L. – botanikai vizsgálatáról (1959)
  • A hazai gyapottermesztés ökológiai vonatkozásai (disertaĵo, 1961)
  • Adatok a szántóföldi gyomnövénytársulások edafikus és mikrorelief viszonyokhoz való alkalmazkodására a Nyírségen (1968)

Fontoj redakti

Referencoj redakti