Ekonomia Akademio (Debrecen)

Debrecen

La Ekonomia Akademio en Debrecen estis signifa edukejo en Hungario. Ĝi estas posteulo de la nuntempa universitato.

La komenca historio redakti

Jam funkciis agrikulturaj edukejoj en Keszthely kaj Magyaróvár, sed ne en Granda Hungara Ebenaĵo, kie la sola okupiĝo estis la agrikulturo. En 1857 municipo de Debrecen donis senpage monojn, bienon kaj malplenan lokon por domo al la estonta edukejo. En 1867 ekfunkciis la agrara lernejo, en la sekva jaro la kamparana lernejo. Ili formis Tutlandan Ekonomian Altan Edukejon, la strukturo imitis la menciitajn agrikulturajn edukejojn. Komence la almenaŭ 17 aĝaj studentoj ricevis diplomon post 2 jaroj. En 1876 la lernejo prenis novan nomon Hungara Reĝa Ekonomia Edukejo, kie oni lernis jam 3 jarojn. En 1899 parto de la edukejo estis transmetita al Karcag, sed la restinta parto havis diversajn problemojn en mezo de la urbo. En la sekva jaro oni komencis konstrui la necesajn domojn en ekstera parto de Debrecen. En 1901 jam en la nova loko okazis la instruado. Nivelo de la edukado altiĝis, tial en 1906 la edukejo estis levita al akademio (Hungara Reĝa Ekonomia Akademio de Debrecen).

Historio de la akademio redakti

Komence en la akademio 5 katedroj funkciis: pri kreskaĵoj, bredado, ekonomio, tekniko, kemio, en 1911 2 novaj katedroj estiĝis. Dum la 1-a mondmilito ne okazis instruado, la akademio iĝis armea hospitalo. En 1918 inter la studentoj estis unuafoje 3 fraŭlinoj. En 1944 pro la alveninta Ruĝa Armeo la akademio translokiĝis al Mosonmagyaróvár.

Historio de la universitato redakti

Post la 2-a mondmilito oni fondis Budapeŝtan Agrarian Universitaton kun 4 fakultatoj. Al tio estis integritaj la 3 ekonomiaj akademioj. En 1953 la nova nomo iĝis Agrikultura Akademio, en 1970 Agrikultura Universitato de Debrecen. Samtempe altlernejo de Szarvas integriĝis al la universitato. Post 2 jaroj same integriĝis Altlernejo de Mezőtúr, sed en 1985 ĝi forlasis la universitaton. En 1986 Bredada Altlernejo de Hódmezővásárhely aliĝis al la universitato. En 1992 posedaĵo de la universitato estas esplora centro pri semoj en Nyíregyháza.

En 2000 2 universitatoj de Debrecen unuiĝis kiel Universitato de Debrecen.

Elektitaj instruistoj de la edukejo/akademio/universitato redakti

Elektitaj studentoj de la edukejo/akademio/universitato redakti

Fontoj redakti