Vilmos Csiszár
Vilmos Csiszár [vilmoŝ ĉisAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csiszár Vilmos estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto, higienisto.
Vilmos Csiszár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de januaro 1907 en Magyaróvár |
Morto | 12-an de septembro 1972 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Mosonmagyaróvár |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Veterinara Universitato de Budapeŝto (1926–1930) |
Familio | |
Frat(in)o | József Csiszár |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto higienisto bakteriologo |
Vilmos Csiszár[1] naskiĝis la 7-an de novembro 1906 (laŭ alia informo la 24-an de januaro 1907) en Magyaróvár, li mortis la 12-an de septembro 1972 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiVilmos Csiszár maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1926, poste li akiris diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1929 kaj doktoriĝis en 1932. Li estis privata bestokuracisto (1930–1932), poste li establis laboratorion pri ekzameno de viandoj en Debrecen. Inter 1935–1942 li estis denove bestokuracisto en Debrecen, poste li instruis en Ekonomia Altlernejo (Debrecen) (ekde 1946 kiel katedrestro). En 1949 li establis novan katedron en Agrikultura Universitato (Gödöllő), kie lia tasko estis higieno de laktoj kaj viandoj. Li estis katedrestro inter 1950–1972, intertempe li estis dekano en 1952 kaj doktoriĝis en 1957 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ŝatis pentradi, eĉ li kreis skulptaĵojn.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Tejtermelési hygiéne (1954)
- Tejipari hygiéne (1956)
- Fejés, gépi fejés (1960)
- Húsvizsgálat és húshygiéne (1964)
- Nagyüzemi tejkezelés (1967).