Gusztáv Adolf Manninger (1880-1954)

hungara agronomo, profesoro

Gusztáv Adolf Manninger [gustAv], laŭ hungarlingve kutima nomordo Manninger Gusztáv Adolf estis hungara agronomo, profesoro. Lia samnoma filo estis Gusztáv Adolf Manninger (1910-1982), lia frato estis Vilmos Manninger.

Gusztáv Adolf Manninger
Persona informo
Naskiĝo 11-an de januaro 1880 (1880-01-11)
en Sopron
Morto 15-an de septembro 1954 (1954-09-15) (74-jaraĝa)
en Debrecen
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Vilmos Manninger
Infanoj Gusztáv Adolf ManningerJenő Manninger
Okupo
Okupo inĝeniero-agronomo
vdr

Gusztáv Adolf Manninger [1] naskiĝis la 11-an de januaro 1880 en Sopron. Li mortis la 15-an de septembro 1954 en Debrecen.

Biografio redakti

Gusztáv Adolf Manninger akiris diplomon en akademio de Magyaróvár en 1901, poste li gvidis la agrikultutrajn laborojn en diversaj bienegoj. Dum la 1-a mondmilito li faris la samon en Istrio, poste en Bóly. En tiu lasta loko li komencis okupiĝi pri kreoj de pli bonaj tritikoj kaj ankaŭ pri novaj sistemoj de plugadoj. Post la 2-a mondmilito li havis postenon en ministerio pri agrikulturo. Ekde 1947 ĝis sia morto li instruis en Universitato de Debrecen. En 1952 li kandidatiĝis.

Liaj elektitaj kontribuoj redakti

  • Milyen búzát termeljünk? (1929)
  • Der Ackerboden als Biodinamische System (1937)
  • Szántóföldi vetésforgó… (1950)
  • A talaj sekély művelése (1957)

Memorigiloj redakti

  • strato en Sopron (sen persona nomo, ĉar la strato memorigas pri la plena familio Manninger)

Fontoj redakti