István Harkányi
István Harkányi [iŝtvAn harkAnji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Harkányi István Pál estis hungara kirurgo, anestezisto, altlerneja instruisto.
István Harkányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Harkányi István Pál |
Naskiĝo | 30-an de junio 1912 en Terézváros |
Morto | 9-an de majo 1994 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Sieno (–1937) ![]() |
Okupo | |
Okupo | kirurgo anestezisto ![]() |
István Harkányi[1] naskiĝis la 30-an de junio 1912 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de majo 1994 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIstván Harkányi devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1930, poste li akiris medicinan diplomon en 1937 en Universitato de Sieno. Post la diplomo li laboris jaron en hospitalo de Groseto. Hejmenveninta li estis praktikanto en hospitalo de Kaposvár, sed en 1943 li estis trudlaboristo, en la sekva jaro deportito pro sia judeco. Inter 1945-1951 li laboris en pluraj malsanulejoj en Budapeŝto, inter 1951–1954 li estis asistanto, inter 1954–1959 lektoro, inter 1959–1977 docento en universitata kliniko. Intertempe li kompletigis sian diplomon kun kirurgio en 1949, kun anestezio post jardeko. Li kandidatiĝis (CSc) en 1974 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Dufoje li edziĝis en 1939 kaj 1949. Li ricevis premiojn inter 1951-1982.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Felszerelés korszerű vércsoportmeghatározáshoz. (1950)
- Az anaesthesiologia, mint tudomány. (1958)
- Steroid-készítmény alkalmazása az anaesthesiológiában. (kunaŭtoro, 1965)
- A császármetszés érzéstelenítésének új módszere. Ezer klinikai eset ismertetése és értékelése. (disertaĵo, 1970)
- Leonardo da Vinci és a kortárs orvosok. (1988)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM31743 hungarlingva datenaro de muzeo